

Malajzio estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝiaj land-limaj landoj estas Tajlando, Singapuro, Indonezio, Brunejo kaj Filipinoj. Ĝi konsistas teritorie el dektri subŝtatoj kaj tri federaciaj teritorioj, kun areo de 330.803 km².
Malajzio multe eksportas gumon kaj palmoleon.
- Landkodo: MY.
- Loĝantaro: 34,1 milionoj (2024), inter ili 91,8 procentaĵoj da malajzianoj kaj 8,2 procentaĵoj da neŝtatanoj; laŭ etnaj grupoj: malajoj (67.4%), ĉinoj (22.8%), hindoj (6.6%) kaj aliaj (0.7%)
- Eksporto: kaŭĉuko, palmoleo, nafto, plumbo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1957)
Biogeografie Malajzio troviĝas en la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi precipe situas en Sunda Lando, kiu estas parto de la sundalanda-filipina ekoprovinco.
Politiko
La Reĝo de Malajzio (malaje: Yang di-Pertuan Agong, jave: يڠ دڤرتوان اߢوڠ; foje nomata la Supera Reganto de Malajzio) estas la ŝtatestro de Malajzio. La Yang di-Pertuan Agong, kiu havas fiksan oficperiodon sed estas elektita el inter la heredaj sultanoj, povas esti konsiderata aŭ kiel monarko aŭ kiel prezidanto. Pro la parlamenta konstitucio de la lando, la ofico estas ĉefe ceremonia kaj reprezenta.
Teritoria divido

La ŝtato konsistas teritorie el dektri subŝtatoj, kiuj plejparte estas sultanlandoj, kaj tri aldonaj federaciaj teritorioj:
Statuson de subŝtato havas la areojLa tri aldonaj federaciaj teritorioj estas
Kualalumpuro
Putraĝajo
Johor Bahru
Kinabalu
Kuching
Ipoh
AlorSetar
Ĝorĝtaŭno
Bharu
Kuantan
Kuala Terengganu
Malako
Labuano
Tajlando
Singapuro
Indonezio
Indonezio
Indonezio
Brunejo
Borneo
Malaka markolo
Amaskomunikiloj
- Asyik FM, indiĝena radio en Malajzio
- Orienta Tage Novaĵo
Esperanto
En Malajzio estas Malajzia Esperanto-Asocio fondita en 1989.
Esperantistoj
- Raja Zainal Abidin bin Zahid, kontaktadreso de Malajzia Esperanto-Asocio
Bildaro
-
situo de la ŝtato en sudorienta Azio -
mapo de Duoninsula kaj Orienta Malajzio -

