factograf
EO
Sign in

subŝtato de Malajzio

Kedaho

Kedaho

Key facts

loĝantaro2 131 400
areo9 427km²
estassubŝtato de Malajzio
landoMalajzio
ĉefurboAlor Setar
troviĝas en administra unuoMalajzio
All data from the card 10
Lando
Malajzio
Koordinatoj
6° N, 100° O 6.1283333333333100.36277777778
Ĉefurbo
Alor Setar
Akvokolektejo
9 427 km² (942 700 ha)
Areo
9 427 km² (942 700 ha)
Loĝantaro
2 131 400 (2020)
Denseco
226,1 loĝ./km²
Horzono
UTC+08:00
Poŝtkodo
02000–02999
ISO 3166-2
MY-02
Menara Alor Setar estas la plej alta konstruaĵo de Kedaho.
Menara Alor Setar estas la plej alta konstruaĵo de Kedaho.
2 images

Kedaho (malaje Kedah respektive Negeri Kedah, plenforme Kedah Darul Aman; la araba honora nomo Darul Aman signifas 'restejo de paco') estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 9 500 kvadrataj kilometroj en la nordokcidento de la malaja duoninsulo, kaj en la apudmarborda insularo Langkawi. Laŭ stato de la jaro 2010 la subŝtato havis 1 890 098 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 199 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj ŝtata ĉefurbo estas la urbo Alor Setar, sed la sultana rezidejo estas en Bukid Anak. Menciindaj aliaj gravaj urboj estas interalie Sungai Petani kaj Kulim en la malaja duoninsulo, Kuah en la insularo Langkawi.

La sultanejo Kedaho estas nomata Kadaram (en la tamila lingvo: காடாரம்) de la tamiloj kaj Sajburi (en la taja lingvo: ไทรบุรี) de la tajoj kiam ĝi estis sub tajlanda influo.

Geografio

La kontinenta parto havas relative ebenan terenon, kiu precipe uzatas por kultivo de rizo. Langkawi estas aro de insuloj, el kiuj multaj estas neloĝataj. La subŝtato dividas internacian limon kun la provincoj Songĥla (Songkhla) kaj Jala (Yala) de Tajlando norde. Enlande, la teritorio limiĝas per la malajziaj subŝtatoj Perliso norde, Perako sude kaj Penango sudokcidente.

Kedaho estas la 8-a plej granda subŝtato de Malajzio kaj laŭ areo kaj laŭ nombro de loĝantoj.

La lago Pedu estas la plej granda artefarita lago de la subŝtato.

Urboj

Registaro kaj politiko

La Konstitucio de Kedaho estis proklamita de sia reganto en julio 1950. Ĝi reguligas la rolon kaj potencon de la reganta sultano, de la ŝtata parlamento kaj la ŝtata dungitaro.

La sultano de Kedaho estas la konstitucia reganto de la ŝtato. Lia pozicio estas hereda, kaj li dumvive tenas sian oficon. La reganto estas kaj la religia, islama gvidanto kaj la politika ŝtatestro. La ŝtata registaro estas nomumata fare de li. La nuna sultano estas sultano Abdul Halim, kiu regas la sultanejon ekde 1958 kaj laŭ la nuna stato ankaŭ estas la ŝtatestro de la tuta malajzia federacio.

La ŝtata plenuma konsilio kune kun la sultano estas la plenuma branĉo de la registaro. Ĝi konsistas el la ĉefministro, malaje nomata Menter Besar, kaj el aliaj dek membroj. La ĉefministro kaj la aliaj membroj de la konsilantaro estas nomumitaj de la sultano de Kedaho el inter la membroj de la Ŝtata Asembleo, malaje nomata Dewan Negeri Undangan.

Read next

In 75 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article