factograf
EO
Sign in

Lesbienoj

Lesbienoj

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoLesbiinae
taksonomia rangosubfamilio

Lesbienoj (Lesbiinae) estas unu el la ses subfamilioj kiuj formas la kolibran familion Trokiledoj.

La subfamilio estas dividita en jenaj du triboj: Heliantheini ("brilkolibroj") enhavanta 14 genrojn kaj Lesbiini ("metalkolibroj") enhavanta 18 genrojn.

Filogenetiko

Studo pri molekula filogenetiko de kolibroj publikigita en 2007 trovis, ke la familio konsistas de naŭ kladoj. Kiam Edward Dickinson kaj James Van Remsen, Jr. ĝisdatigis la verkon Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World por la 4a eldono en 2013 ili dividis la kolibran familion en ses subfamilioj kaj proponis uzon de la nomo Lesbiinae por subfamilio enhavanta la tribojn Heliantheini kaj Lesbiini. La subfamilion Lesbiinae enkondukis Ludwig Reichenbach en 1854.

Studoj pri molekula filogenetiko fare de Jimmy McGuire kaj kunlaborantoj publikigitaj inter 2007 kaj 2014 determinis la rilatojn inter la ĉefaj grupoj de kolibroj. En la suba kladogramo la ordinaraj nomoj estas tiuj enkondukitaj en 1997. La Latinaj nomoj estas tiuj proponitaj de Dickinson kaj Remsen en 2013.



Florisuginae – topazkolibroj



Phaethornithinae – ermitkolibroj





Polytminae – mangokolibroj



Lesbiinae

Heliantheini – brilkolibroj



Lesbiini – metalkolibroj





Patagoninae – Gigantkolibro


Trochilinae

Trochilini – smeraldkolibroj




Lampornithini – montokolibroj



Mellisugini – abelkolibroj







Trochilidae

Specioj en genroj

Referencoj

  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • Restall, R., Rodner, C., & Lentino, M. (2006). Birds of Northern South America. Vol. 1 & 2. Helm, London. (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 1); (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 2).
  • (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.


Read next

In 15 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article