factograf
EO
Sign in

Haplophaedia

Haplophaedia

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoHaplophaedia
taksonomia rangogenro

Haplophaedia estas trispecia genro de sudamerikaj kolibroj en la familio Trokiledoj kaj subfamilio Lesbienoj. Kiel ordinara nomo kun la membroj de la genro Eriocnemis ili nomiĝas ankaŭ ŝukolibroj. Ili troviĝas je malaltaj niveloj en malseka arbaro, kaj arbustaro je altitudoj de 1200 ĝis 3100 m en Andoj de Bolivio, Peruo, Ekvadoro, kaj Kolombio. Ĉiuj specioj havas rektan nigran bekon, kuproverdan plumaron, kaj iomete forkoforman malhelbluan voston. La krur-pufoj estas blankaj ĉe la Verdeta ŝukolibro kaj ĉe la Griza ŝukolibro, dum estas sablonuancaj ĉe la Rufafemura ŝukolibro.

Specioj

Tri specioj estas nuntempe agnoskitaj, kvankam la Rufafemura ŝukolibro estas foje konsiderata subspecio de la Verdeta ŝukolibro.

  • Verdeta ŝukolibro, Haplophaedia aureliae (Bourcier & Mulsant, 1846) Kolombio, Ekvadoro kaj Panamo. LC
    • H. a. floccus (Nelson, 1912)
    • H. a. galindoi (Wetmore, 1967)
    • H. a. caucensis (Simon, 1911)
    • H. a. aureliae (Bourcier & Mulsant, 1846)
    • H. a. russata (Gould, 1871)
    • H. a. cutucuensis (Schuchmann, Weller, & Heynen, 2000)
  • Rufafemura ŝukolibro, Haplophaedia assimilis (Elliot, 1876) Bolivio kaj Peruo. LC
    • H. a. assimilis
    • H. a. affinis
  • Griza ŝukolibro, Haplophaedia lugens (Gould, 1852) Kolombio kaj Ekvadoro. NT

Referencoj

  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Birds of the World, 1999 Edition (ISBN 9780862838065)


Read next

In 23 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article