La Bronzvosta kolibro (Polyonymus caroli) estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj la nura specio de la genro Polyonymus. Ĝi estas endemia de Peruo.
Taksonomio kaj sistematiko
La Bronzvosta kolibro estas la sola membro de sia genro kaj ne havas subspeciojn. Tamen, iam ankaŭ la Grizventra kolibro (Taphrolesbia griseiventris) estis lokita en Polyonymus.
Aspekto
La Bronzvosta kolibro estas 11 ĝis 13 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 4,8 g. Plenkreskaj maskloj havas malhelbronzverdajn suprajn partojn. Ilia vosto estas iom longa kaj tre forkoforma kaj ĝiaj centraj plumoj estas bronzverdaj. La supra surfaco de la aliaj vostoplumoj estas ŝtalblua aŭ viola, fariĝante bronza ĉe la finoj; iliaj malsupraj flankoj estas tute ŝtalbluaj. Ili havas blankan makulon malantaŭ la okulo. La gorĝo estas granda kaj rozviola ĝis rozpurpura, kaj la cetero de la subaj partoj estas bronzverdaj. Plenkreskaj inoj estas similaj al la maskloj sed pli senbrilaj. Ilia gorĝo estas pli malgranda kaj pli oranĝa kaj la vosto pli mallonga kaj malpli forkoforma. La ventro estas grizeca kun verdaj makuletoj.
Distribuo kaj habitato
La Bronzvosta kolibro troviĝas sur la pacifika deklivaro kaj sekaj valoj de la peruaj Andoj ekde la departemento Kaĥamarkio suden ĝis la departemento Arekipo. Ĝi loĝas en aridaj ĝis duonaridaj montaj veprejoj kaj malgrandaj montarbaroj. Laŭ alteco ĝi varias de 2 100 ĝis 3 400 m.
Kutimaro
Movoj
La Bronzvosta kolibro estas sidlokema.
Manĝado
La dieto de la Bronzvosta kolibro ne estas detale konata, kvankam oni scias, ke ĝi estas plejparte nektarovora kaj ankaŭ manĝas malgrandajn artikulojn. Ĝi manĝas je ĉiuj altoj sed plejparte proksime al la grundo.
Reproduktado
La reprodukta sezono de la Bronzvosta kolibro ŝajnas inkluzivi almenaŭ novembron kaj decembron, sed malmulte pli estas konata pri la reprodukta fenologio de la specio. Ĝia nesto ne estis priskribita.
Statuso
La IUCN taksis la Bronzvostan kolibron kiel Malplej Zorgigan. Kvankam ĝia populacio ne estas konata, oni kredas, ke ĝi estas stabila. Ĝi estas malofta, sed "okupas areojn en la Andoj, kiuj estis loĝataj de homoj dum miloj da jaroj, kaj almenaŭ mallongtempe ŝajnas esti malmulte trafita de homaj aktivecoj."
Referencoj
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
- del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW and BirdLife International Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.
