factograf
EO
Sign in

Auguste Boissonneau

Auguste Boissonneau

Key facts

naskiĝdato1802-Junio-26
mortdato1883-Julio-07
okupoornitologo, negocisto
naskiĝlokoSaumur
mortlokoParizo
honorigoKavaliro de la Ordeno de la Kverka Krono
All data from the card 1
Honorigoj
Kavaliro de la Ordeno de la Kverka Krono

Auguste BOISSONNEAU (26a de Julio 1802, Saumur – 7a de Julio 1883, Parizo) estis franca ornitologo kaj okulisto. Tiukampe li estis pioniro de okulprostezoj.

Kiel ornitologo, li estis taksonomia aŭtoritato de nombraj specioj indiĝenaj de tropika kaj subtropika Sudameriko. La genro de kolibroj nome Boissonneaua (Reichenbach, 1854) memorigas lian nomon, same kiel la specio Pseudocolaptes boissonneautii (stria tufvangulo), birdo priskribita de Frédéric de Lafresnaye en 1840.

Ornitologiaj taksonoj priskribitaj de Boissonneau

Kiel specimenkolektanto

En lia verko de 1837 Catalog d'oiseaux empaillés, Boissonneau proponis birdfelojn por vendo al la Imperia Societo de Natursciencistoj de Moskvo. Inter liaj klientoj estis Côme-Damien Degland, kiu prizorgis la Musée Ornithologique de Come Damien Degland, Barono Frédéric de Lafresnaye, Jean Cabanis por la Museum für Naturkunde zu Berlin, la Hof-Naturalienkabinett en Vieno, Coenraad Jacob Temminck por la Reichsmuseum für Naturgeschichte kaj multaj pli. Krom la muzeoj, ankaŭ privataj kolektantoj aĉetis birdajn felojn, kiel George Loddiges kaj Benjamin Leadbeater. Poste, la Naturhistoria Muzeo en Londono akiris la materialon de Loddige.

Parta bibliografio

  • Nouvelles espèces d'Oiseaux-Mouches de Santa-Fé de Bogota, Revue zoologique la Société cuviérienne, 1839, pp. 354–356.
  • Oiseaux nouveaux ou peu connus de Santa-Fé de Bogota, Revue zoologique la Société cuviérienne, 1840, p. 2–8.
  • Nouvelle espèce du genre Pic, Revue zoologique la Société cuviérienne, 1840, pp. 36–37
  • Oiseaux nouveaux de Santa-Fé de Bogota, Revue zoologique la Société cuviérienne, 1840, pp. 66–71.
  • Recherche sur l'histoire des yeux artifisiels, Annales de la Société de médecine de Gand, 1843.
  • Prothèse oculaire. Yeux artificiels mobiles de M. Boissonneau, 1849.
  • "Methode of complete and individual appropriation of artificial eyes comprising the different kinds of advertissements, with the wood cuts belonging to them. M. Auguste Boissonneau's moveable artificial eyes..." W. T. Soulby, 1853.
  • De la Restauration de la physionomie chez les personnes privées d'un oeil, 1859.

In 10 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article