factograf
EO
Sign in

ĉefurbo de Pakistano

Islamabado

Islamabado

Key facts

loĝantaro1 014 825
areo906km²
estasadministra teritoria unuo, urbego, federacia ĉefurbo
landoPakistano
dato de fondo aŭ kreo1960
supermara alteco490m
All data from the card 14
Ŝtato
Pakistano
Teritorio
Ĉefurba teritorio Islamabado
Historiaj regionoj
Induso-civilizacio, Panĝabio
Montaro
Plataĵo Pothohar
Memorindaĵo
Moskeo de Faisal
Universitato
Universitato Quaid-i-Azam
Rivero
Soan
Situo
Islamabado
Areo
120,00 km² (12 000 ha)
Loĝantaro
689 249 (2010)
Denseco
5 743,74 loĝ./km²
Horzono
UTC (UTC+5)
Poŝtkodo
44000
Telefona antaŭkodo
051
Tiu ĉi artikolo estas pri la ĉefurbo de Pakistano. Ekzistas pliaj urboj, kies nomoj transliteriĝas al la latina alfabeto Islamabad aŭ Eslamabad, kelkaj el ili kun nomaldono por pli klare diferenciĝi de la ĉefurbo de Pakistano. Unu el tiuj urboj estas Islamabad-Garb en Irano.

Islamabado (angle Islamabad , urdue اِسلام آباد, Islām Ābād) estas la ĉefurbo de Pakistano, situante en la nordoriento de la lando en la Islamabada Ĉefteritorio, kvankam la areo apartenis historie al regiono Panĝabo (Pakistano).

Laŭ la stato de 2017 en la urbo Islamabado vivis 1 014 825 loĝantoj sur areo de 906 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 120 loĝantoj/km².  

La urbo troviĝas ĉe la angulo de la Potohar-a plataĵo, sude de Margalla-monteto. La klimato de la regiono estas iomete regulita per tri artefaritaj lagoj (Rawal, Simli kaj Khanpur). Varmegaj someroj kun musonaj pluvegoj (inter julio kaj aŭgusto) ŝanĝiĝas kun malvarma vintro (de decembro ĝis februaro); vintre la temperaturo estas sub la frostopunkto.

De la sendependiĝo ĝis 1958, la Pakistana ĉefurbo estis Karaĉio en Sindh, sude de la lando. Por eviti la koncentriĝon de investoj en Karaĉi kaj malriĉigon de aliaj regionoj, oni deziris konstrui novan, pli bone lokitan ĉefurbon. Kiam Ajub Ĥan en 1958 iĝis prezidento de Pakistano, li igis absoluta prioritato konstruon de nova ĉefurbo. Oni elektis areon rekte en nordo de Rawalpindi. Rawalpindi iĝis provizora ĉefurbo. La konstrulaboroj ekis en la 1960-aj jaroj sub gvido de la greka urboplanisto Constantinos A. Doxiadis. Lia plano dividis la urbon je sektoroj, kiuj entenis 4 subsektorojn, kiuj estis dividitaj per verdaj zonoj kaj parkoj. Li tre atentis pri naturo kaj maldenseco. La laboroj daŭris ĝis komenco de la 1980-aj jaroj, kiam la registaro igis ĝin finfine ĉefurbo. Tiutempe loĝis nur 250 000 homoj tie, sed dum la 1990-aj jaroj tio draste ŝanĝiĝis – la loĝantaro kreskis rapide kaj oni devis konstrui novajn sektorojn.

Ĉar Islamabad kaj Rawalpindi estas tre proksime, oni rigardas ilin ĝemelurboj. Fakte, la plimulto de la armea ĉefkvartalo troviĝas en Rawalpindi.

Islamabad estas moderna kaj pura urbo, precipe se oni komparas kun aliaj urboj de Pakistano. La urbo – dankeble al la sektoroj – estas efike subdividita; en ĉiu sektoro troviĝas certaj instalaĵoj kiel moskeo kaj foiro. La komerca centro de la urbo estas konata kiel blua areo, kiu etendiĝas apud la avenuo Jinnah, nomumita post fondinto de Pakistano Mohammed Ali Jinnah. La orienta fino de la Blua Areo etendiĝas ĝis en la Parlamentan Straton, kie troviĝas plimulto de la registaraj konstruaĵoj.

La Islamabada arĥitekturo montras mikson de tradiciaj kaj modernaj efikoj. Kelkaj konstruoj – ŝajne modernaj – iĝis "islamigitaj". La Saudi-Pak-a Turo estas bona ekzemplo por la kuniĝo de la moderna kaj la tradicia arĥitekturo. En la urbo troviĝas la Fejsalo- moskeo, konata pro ties okulfrapa konstrumetodo kaj grandeco.

Vidindaĵoj

Servoj

Bildaro

La Fejsal-moskeo, en Islamabado, ĉefurbo de Pakistano, estis konstruita en 1986. Ĝi estas kalkulita inter la plej grandaj moskeoj de Azio.
La Fejsal-moskeo, en Islamabado, ĉefurbo de Pakistano, estis konstruita en 1986. Ĝi estas kalkulita inter la plej grandaj moskeoj de Azio.

Read next

In 177 languages

eoAcèhAfrikaansአማርኛaragonésالعربيةالدارجةمصرىঅসমীয়াasturianuअवधीazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBasa BaližemaitėškaBikol Centralбеларуская (тарашкевіца)беларускаяBetawiбългарскиবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskicatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄нохчийнCebuanoکوردیqırımtatarcačeštinaCymraegdanskDeutschZazakiडोटेलीދިވެހިބަސްΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraestremeñuفارسیFulfuldesuomivõroføroysktfrançaisNordfriiskFryskGaeilgeGàidhliggalegoગુજરાતીHausa客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीFiji HindihrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենinterlinguaBahasa IndonesiaInterlingueIlokanoIdoíslenskaitaliano日本語JawaქართულიQaraqalpaqshaTaqbaylitKumoringGĩkũyũқазақшаಕನ್ನಡYerwa Kanuri한국어کٲشُرkurdîкыргызчаLatinaLëtzebuergeschлезгиLingua Franca NovaLigurelombardlietuviųlatviešuमगहीमैथिलीмокшеньMāoriMinangkabauмакедонскиമലയാളംмонголमराठीBahasa MelayuMirandésမြန်မာဘာသာمازِرونیNapulitanoनेपालीNederlandsnorsk nynorsknorskNovialDiné bizaadoccitanlivvinkarjalaଓଡ଼ିଆиронਪੰਜਾਬੀPapiamentupolskiPiemontèisپنجابیپښتوportuguêsromânăрусскийIkinyarwandaसंस्कृतम्саха тылаᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤsardusicilianuScotsسنڌيdavvisámegiellasrpskohrvatski / српскохрватскиTaclḥitසිංහලSimple EnglishslovenčinaسرائیکیslovenščinachiShonashqipсрпски / srpskiSundasvenskaKiswahiliślůnskiSakizayaதமிழ்తెలుగుтоҷикӣไทยTagalogtolışiTürkçeтатарча / tatarçachiTumbukaудмуртئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvepsän kel’Tiếng ViệtVolapükWinaray吴语მარგალურიייִדישYorùbá閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article