factograf
EO
Sign in

Okara

Okara

Key facts

loĝantaro232 386
areo199km²
estasurbo
landoPakistano
supermara alteco105m
All data from the card 4
Loĝantaro
232 386 (2017)
Loĝdenso
1 168 loĝ./km²
Alto
105 m
Areo
199 km² (19 900 ha)
Biblioteko de Okara
Biblioteko de Okara

Okara (urdue اوکاڑا‎) estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. La loknomo devenas de speco de arbo.

Bazaj informoj

Geografio

Okara situas sur vasta ebenaĵo de Induso, la plej proksima urbo estas Sahival (39 km). Fajsalabado troviĝas 74, Lahoro 120, Multano 203, Rawalpindi 313, Islamabado 326, Peŝavaro 398, Sukur 565, Kveta 619, Hajderabado 782, Karaĉio 916 kilometrojn (aere) [2].

Historio

Moskeo kaj bazaro en Okara
Moskeo kaj bazaro en Okara

Okara estas relative nova agrikultura urbo; dum la brita regado ekzistis arbaro en tiu loko, kie la urbo estis rekonstruita en la 19-a jarcento. Dum brita regado la areo estis parto de Distrikto Montgomery kaj enhavis grandan rafinejon. La plejparte islama populacio subtenis la estontan sendependan Pakistanon. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Okara. En 1982 la urbo fariĝis la sidejo de la nove kreita distrikto Okara.

Loĝantaro

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
101 295 155 523 241 649 358 409

En Okara oni parolas plejparte panĝabe.

Eduko

Interno de la antaŭa moskeo
Interno de la antaŭa moskeo
Kanalo
Kanalo
Funebra preĝa loko
Funebra preĝa loko
Publika parko
Publika parko
Stacidomo
Stacidomo
Vojo
Vojo
Banko
Banko
7 images

En Okara du universitatoj funkcias, krome pluraj filiaj kampusoj.

Bildoj pri Kasur

Ekonomio

Okara estas floranta industria kaj komerca centro, la plej granda produktanto de la lando pri maizoj, terpomoj kaj laktaĵoj, krome kotonaj muelejoj funkcias. Oni produktas fromaĝojn por la pakistana armeo, pli frue por la brita armeo. Okara kun Sahival estas signifaj brutobredadaj lokoj (bovoj, bubaloj, ŝafoj kaj kaproj). Kanalo helpas la agrikulturon.

Klimato

Okara situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La temperaturo somere estas ofte 45 °C, sed vintre tio falas preskaŭ al frostopunkto. La averaĝa jara precipitaĵo estas 440 milimetroj.

Trafiko

Okara kuŝas laŭ ĉefvojo kaj fervoja linio inter Lahoro kaj Multano. La fervojo estis konstruita en 1892. Ankaŭ 2 distriktaj vojoj kuras al Okara.

Vidindaĵoj

Hospitalo
Hospitalo
Moskeo
Moskeo
Moskeo
Moskeo
Vendejego
Vendejego
Vendejego
Vendejego
5 images

Read next

In 33 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article