factograf
EO

Regionoj de Francio

Regionoj de Francio

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1960-Junio-04
estasspeco de administra unio de Francio, jura formo
landoFrancio
Administraj dividoj de Francio
Administraj dividoj de Francio

Regionoj de Francio estas administraj dividoj de Francio, kiuj ĉiuj entenas unu aŭ plurajn departementojn. Ekster metropola Francio (ekster Eŭropo), la teritorioj apartenas al aliaj administraj dividoj, kiel transmaraj regionoj kaj departementoj kaj transmaraj kolektivumoj.

Historio

La subdivido de Francio laŭ regionoj datiĝas de 1956, sed ili estis tiam nur administraciaj kaj formalaj subdividoj, ekzemple samkiel arondismentoj aŭ kantonoj hodiaŭ. Post la malsukceso de referendumo en 1969 pri la kreaĵo de potencaj, politikaj regionoj (kiu aliparte kaŭzis la demision de Prezidento Charles de Gaulle), la sinsekvaj registaroj elektis pli gradan metodon. Tiel la Regionaj Konsilioj estis kreitaj de la leĝo de la 5-a de julio 1972.

Tiam, ĉiu konsilio konsistis el la parlamentanoj (deputitoj kaj senatanoj) de la regiono kaj la delegitoj al la Ĝeneralaj Konsilioj kaj komunumoj de la regiono. La konsilantoj balotis ĉiujare malgrandan buĝeton, subtenitan per kelkaj fiskaj taksoj.

En 1982 kaj 1983, la leĝoj pri sencentrigo konfidis al la regionoj pluajn taskojn, precipe pri la subteno de liceoj aŭ pri profesia formado. Nur en 1986 fariĝis la regionoj veraj "teritoriaj kolektivoj", samkiel departementoj aŭ komunumoj. En 2016, la limoj de la regionoj ŝanĝis.

Metropolaj regionoj

Franciaj regionoj
Franciaj regionoj
2 images

Metropolo estas origina lando rilate al siaj kolonioj, do ĉi tiu estas la regionoj de Francio krom la transmaraj teritorioj ekster Eŭropo.

Ekde 2016

La 13 metropolaj regionoj ekde 2016

Antaŭ 2016

Listo de la 22 francaj regionoj de la ĉeflando ĝis 2016:

Transmaraj teritorioj

Transmaraj regionoj kaj departementoj (DOM/DROM):

Vidu ankaŭ

Read next

In 108 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article