factograf
EO

regiono de Francio

Luarlandoj

Luarlandoj

Key facts

loĝantaro3 907 156
areo32 082km²
estasregiono de Francio
landoFrancio
ĉefurboNanto
dato de fondo aŭ kreo1960-Junio-04
All data from the card 9
Ŝtato
Francio
Departementoj
Loire-Atlantique (44), Maine-et-Loire (49), Mayenne (53), Sarthe (72), Vendée (85)
Gravaj urboj
Nantes, Angers, Laval, Le Mans, La Roche-sur-Yon
Prefektejo
Nantes
Areo
32 082 km² (3 208 200 ha)
Loĝantaro
3 660 852 (2013)
Denseco
114,11 loĝ./km²
prefekto
Henri-Michel Comet
Horzono
MET (UTC+1)
Blazono
Blazono
2 images

Luarlandoj aŭ Luarlandio (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ]) estas administra regiono en nord-okcidenta Francio ĉe la Atlantika Oceano.

La regiono konsistas el 5 departementoj: Loire-Atlantique, Maine-et-Loire, Mayenne, Sarthe kaj Vendée. La ĉefurbo estas Nantes. Aliaj gravaj urboj estas Angers, Le Mans, La Roche-sur-Yon, Laval, Cholet, Saumur, Saint-Nazaire kaj Les Sables-d'Olonne. Sur 32 082 kvadrataj kilometroj loĝas 3 660 852 homoj (2013). ISO-kodo de la regiono estas FR-R.

Tiu administra regiono entenas diversajn partojn tre heterogenajn, kaj historie kaj geologie. La departemento Loire-Atlantique estas historie pli ligita al la najbara regiono Bretonio. Sarthe pro sia proksimeco al Parizo estas forte sub ĝia altiro kaj influo. Vendée havas delonge fortan individuan identecon kaj same por la departemento Maine-et-Loire kiu plejparte konsistas el la historia Anĵuo, regiono ĉirkaŭ Angers.

Mapo de Luarlandoj kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj

Eksteraj ligiloj

  • retejo de la regiona konsilio de la Luarlandoj
  • turisma retejo (en la franca, angla, germana, nederlanda, hispana, ĉina kaj japana)

Read next

In 115 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article