factograf
EO

franca departemento

Val-de-Marne

Val-de-Marne

Key facts

loĝantaro1 426 929
areo245km²
estasdepartemento de Francio
landoFrancio
ĉefurboCréteil
dato de fondo aŭ kreo1968-Januaro-01
All data from the card 14
Lando
Francio
Regiono
Francilio
Numero
94
Prefektejo
Créteil
Subprefektejoj
L'Haÿ-les-RosesNogent-sur-Marne
Prezidanto de ladepartementa konsilio
Olivier Capitanio (ekde 2021)
Prefekto
Sophie Thibault (ekde 2021)
Loĝantaro
1 426 929 (2023)
Areo
245 km²
Loĝdenso
5 824 /km²
Arondismentoj
3
Kantonoj
25
Komunumaroj
Metropolo Granda Parizo
Komunumoj
47

Val-de-Marne [], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Francilio (Ile-de-France). Ĝi ŝuldas sian nomon al la granda rivero kiuj trafluas norde sian teritorion (Marne). Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 1 426 929 personoj sur areo de 245 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 824 loĝantoj/km².

La departemento tute enhavas 47 komunumojn.

Cetere, se oni rigardas la mapon, tre videblas "truo" en la supra parto de la departementa teritorio. Tio estas la vasta parko Bois de Vincennes de Parizo, kiu administre apartenas al la 12-a arondismento de Parizo kies resta areo situas okcidente de la parko, kaj kiu interalie gastigas zoon kaj botanikan ĝardenon. La samnoma historia Kastelo de Vincennes el la 17-a jarcento, ĉe la norda rando de la parko, tamen kalkuliĝas parto de la urbo Vincennes kaj do situas en la departemento Val-de-Marne.

Arondismentoj

Historio

La departemento de Val-de-Marne estiĝis la 1-an de januaro 1968, aplikante la leĝon de la 10-a de julio 1964, laŭ la aplikanta dekreto de la 25-a de februaro 1965, el sudorienta parto de la malnova departemento de Seine (29 urboj) kaj parto de la departemento de Seine-et-Oise (18 urboj).

Statistikoj

Val-de-Marne enhavas 1 354 005 loĝantojn (2013). Ĝi estas la deka franca departemento laŭ loĝantaro.

Loĝantoj Val-de-Marne
1968 1975 1982 1990 1999 2004 2009
1 121 319 1 215 713 1 193 655 1 215 538 1 227 250 1 255 639 1 318 537
Fontoj: popolnombradoj 1968-1999 INSEE Arkivigite je 2006-11-07 per la retarkivo Wayback Machine. Takso de 2004 INSEE

Urboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • http://www.Val-de-Marne.pref.gouv.fr Arkivigite je 2004-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.cg94.fr Arkivigite je 2011-02-23 per la retarkivo Wayback Machine

Read next

In 89 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article