factograf
EO
Sign in

albumo de Radiohead

Kid A

Key facts

dato de eldono2000-Oktobro-02
estasmuzikalbumo
honorigoPremio Grammy por la Plej Bona Alternativmuzika Albumo
interpretistoRadiohead
ĝenroalternativa rokmuziko

Kid A (angle Infano A) estas la kvara albumo de la angla rok-muzika bando Radiohead, eldonita je 2000. Tutmonde komerca sukceso, Kid A estiĝis platena dum la unua semajno de ĝia eldono en la Unuiĝinta Reĝlando. Malgraŭ la manko de oficiala unuopaĵo aŭ video kiel publikigado, Kid A estiĝis la sola eldono de Radiohead komenci kiel n-ro 1 en Usono. Tiu sukceso agnoskiĝis diverse al unika vendada kampanjo, la frua interreta liko de la albumo, aŭ anticipo post la antaŭa albumo de la bando, OK Computer je 1997.

Kid A registriĝis en Parizo, Kopenhago, Gloucestershire kaj Oksfordo kun produktisto Nigel GODRICH. La kantverkado kaj registrado de la albumo estis eksperimenta por Radiohead, ĉar la bando anstataŭis la "himnan" stilon de sia albumo je 1997 OK Computer kun pli sono pli simila al elektronika muziko. Influita de "Krautrock," ĵazo, kaj dudeka-jarcenta klasika muziko, Radiohead inkludis vastan etendon de instrumentoj en Kid A, anstataŭinte sia pli malnova tri-gitara aranĝo kun klavinstrumentoj, la "Ondes Martenot" (france: ondoj de Martenot, tipo de elektronika muzika instrumento), kaj, en iuj komponaĵoj, kornoj. Kid A ankaŭ enhavas pli minimumajn kaj abstraktajn tekstojn ol la antaŭaj verkaĵoj de la bando. Kantisto Thom YORKE diris, ke la albumo ne intenciĝas kiel "arto" sed reflektas la muzikon, kiun ili aŭskultis tiame. Originala artverko de Stanley DONWOOD kaj Yorke kaj serio de kortaj animitaj filmoj nomitaj "blips" ("pulsoj") akompanis la albumon.

Kid A konsideriĝis kiel unu el la pli kontestaj pop-muzikaj albumoj havi komercan sukceson, kaj ĝi polusigis opinion ĉe ambaŭ amantoj kaj recenzistoj. La albumo gajnis Grammy Award por "Best Alternative Album" ("Plej Bona Alternativ-Muzika Albumo") kaj kandidatis por "Album of the Year" ("Albumo de la Jaro"). Ĝi ankaŭ ricevis laŭdon por enkonduki aŭskultantojn al diversaj stiloj de subtera muziko. Kid A vendiĝis pli ol 1,3 milionoj da kopioj je 2003.

Read next

In 38 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article