
La Pixies (angle: Feoj) estas usona alternativ-muzika bando formita en Bostono, Masaĉuseco je 1985. La bando disiĝis je 1993 amare sed reunuiĝis je 2004. Frank BLACK (ankaŭ konita kiel Black Francis), Joey SANTIAGO, Kim DEAL, kaj Dave LOVERING estis (kaj estas) daŭre la membroj de la bando. La Pixies konstatis nur modestan sukceson en sia hejma lando sed estis signifoplene pli sukcesa en la Unuiĝinta Reĝlando kaj aliloke en Eŭropo, kvankam ili neniam atingis ĉeffluan sukceson kun siaj studiaj albumoj.
La muziko de la Pixies estis forte influita per punko kaj surfmuziko kaj, kvankam alte melodia, estis kapabla esti ege abrazia samtempe. Black estis la ĉefa kantverkisto kaj kantisto de la bando kaj havis distinge senespera, hurlanta liverado. Li tipe verkis kriptajn kantojn pri strangaj subjektoj, kiel NIFOj kaj superrealismo. Aludoj al mensa malstabileco, perforta biblia imagado, fizika vundado, kaj incesto elstaras en multe da la kantoj de la bando.
La grupo ofte postulatiĝas, kiel la tuja antaŭ-bando de la alternativ-muzika kreskego je la frua 1990-oj, kvankam ĝi disiĝis antaŭ de rikolti iujn helpojn tiu eble rezultus. La agnosko de konfesita amanto Kurt COBAIN pri tiu, kiun Nirvana ŝuldis al la Pixies, kune kun similaj tributoj de aliaj alternativ-muzikaj bandoj, sekurigis, ke la legaco kaj influo de la Pixies kreskis signife dum la jaroj post ilia forpaso.
Diskaro
- Surfer Rosa (1988)
- Doolittle (1989)
- Bossanova (1990)
- Trompe le Monde (1991)
- Indie Cindy (2014)
- Head Carrier (2016)
- Beneath the Eyrie (2019)
- Doggerel (2022)
- The Night The Zombies Came (2024)
