Chaetocercus estas genro de kolibroj en la familio Trokiledoj, kiu enhavas ses speciojn, kiuj vivas respektive en nordokcidenta Sudameriko. Kiel ordinaran nomon oni uzas terminon elfkolibroj. La plej multaj el ili estas malbone studitaj pro sia eta grandeco, ege granda simileco unu al la alia, kaj rareco.
Taksonomio
La genron Chaetocercus enkondukis en 1855 la angla zoologo George Robert Gray kun la Rufavosta elfkolibro (Chaetocercus jourdanii) kiel la tipa specio. La nomo estas kombinaĵo de la grekaj vortoj ĥaitē, kun la signifo "haro" kaj kerkos, kun la signifo "vosto".
Specioj
La genro enhavas jenajn ses speciojn:
- Blankventra elfkolibro, Chaetocercus mulsant (Bourcier, 1843) Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo. LC
- Burda elfkolibro, Chaetocercus bombus (Gould, 1871) Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo. NT
- Rozbarba elfkolibro, Chaetocercus heliodor (Bourcier, 1840) Kolombio, Ekvadoro, kaj Venezuelo. LC
- C. h. heliodor
- C. h. cleavesi
- Sanktmarta elfkolibro, Chaetocercus astreans (Bangs, 1899) Kolombio. LC
- Ekvadora elfkolibro, Chaetocercus berlepschi (Simon, 1889) Ekvadoro. VU
- Rufavosta elfkolibro, Chaetocercus jourdanii (Bourcier, 1839) Kolombio, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo. LC
- C. j. andinus (Phelps, WH & Phelps, WH Jr, 1949)
- C. j. rosae (Bourcier & Mulsant, 1846)
- C. j. jourdanii (Bourcier, 1839)
Ĉiuj ĉi tiuj specioj, krom la Rufavosta elfkolibro, antaŭe estis lokigitaj en la genron Acestrura. En 1999 Karl-Ludwig Schuchmann rimarkigis en la Manlibro de la Birdoj de la Mondo, ke por la specioj lokitaj en Acestrura: "...neniu pruvo en ekstera morfologio pravigas traktadon en genro aparta de C. jourdanii".
Referencoj
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
