factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Diemtigen

Diemtigen

Key facts

loĝantaro2 248
areo130km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco828m
troviĝas en administra unuoFrutigen-Suba Simme-Valo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oey-Diemtigen (stacidomo).

Diemtigen estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 2145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Diemtigen etendiĝas en la tiel nomita Valo de Diemtigen suda flankvalo de la Simme-Valo, tra kiu fluas la proksimume 14 kilometrojn longa rivero Chirel, flankrivero de Simme. La komunumo konsistas el ok vilaĝoj, kiel oni en la loka alemana dialekto diras Bäuerten, kiuj nomiĝas Oey, Diemtigen, Bächlen, Horben, Riedern, Entschwil, Zwischenflüh kaj Schwenden. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2652 m s.m. sur la kulmino de la monto Männlifluh la plej malalta punkto sur alteco de 640 m s.m. sur la tereno Burgholz apud la bordo de la rivero Simme.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Diemtigen limas en nordo al Erlenbach en Simme-Valo, en nordoriento al Wimmis, en oriento al Reichenbach en Kander-Valo kaj al Frutigen, en sudoriento al Adelboden, en sudo Sankt-Stefano, en sudokcidento al Zweisimmen, en okcidento al Boltigen, kaj en nordokcidento al Oberwil en Simme-Valo kaj Därstetten.

Trafiko

La Valo de Diemtigen kun la escepto de la vilaĝo Oey situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Oey, kiu troviĝas ĉe la alfluejo de la rivero Chirel al Simme, situas ĉe la kantona ĉefvojo de Spiez al Zweisimmen kaj tie ankaŭ troviĝas la stacidomo de Diemtigen ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen. De stacidomo de Oey buslinio konektas la setlejojn en la Diemtigen-Valo kun la publika trafikreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Diemtigen datiĝas el la jaro 1257 kiel Diemtingen. En la jaro 1439 la urbo Berno akiris la jurisdikcion pri Diemtigen.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Diemtigen
  • Diemtigen en la Historia Leksikono de Svislando




Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article