factograf
EO
Sign in

Simme

Simme

Key facts

supermara alteco597m
estasrivero
landoSvislando
troviĝas en administra unuoBerno

Simme estas rivero en la Alpoj en Berna Oberlando en Kantono Berno.

Fonto

Sep Putoj
Sep Putoj

Ĝi fontas ĉe la norda deklivo de Ammertenhorn, montopinto de la Wildsturbel-Masivo, ĉe Siebenbrünnen (Sep Putoj, koordinatoj: 46° 24′ 44″ N 7° 28′ 47″ O / 46.41222 °N, 7.47972 °O ), en formo de sep fontoj, kiuj imprese elfluas el rokfendo.

Simme-Akvofaloj

Simme-Akvofaloj
Simme-Akvofaloj

Tuj post la fonto al ĝi alfluas la rivereto Trüebbach, kiu senakvigas la Plaine-Morte-Glaĉeron. Per impresaj akvofaloj la rivero tiam la rivero atingas la valgrundon de la Supra Simme-Valo en Lenk je alteco de proksimume 1100 m s.m.

Supra Simme-Valo

Simme en Lenk
Simme en Lenk

La rivero nun fluas norden tra la Supra Simme-Valo tra Sankt-Stefano al Zweisimmen, kie al ĝi de okcidento alfluas la flanka rivero Eta Simme, kiu posedas longecon de proksimume 12 km. Sekvas Boltigen, kie la rivero nun turniĝas nordorienten.

Suba Simme-Valo

La rivero nun trafluas Oberwil en Simme-Valo, Därstetten kaj Erlenbach en Simme-Valo. Tiam ĝi formas la limon inter Diemtigen kaj Erlenbach, kaj en Diemtigen al ĝi alfluas Chirel, kiu senakvigas la valon de Diemtigen.

Alfluejo

En Wimmis je alteco de 597 m s.m. Simme fine alfluas al la rivero Kander, kiu siavice alfluas al la Lago de Thun.

Eksteraj ligiloj

  • informoj pri la rivero en la retejo schweizerfluss.ch (germane)


Read next

In 14 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article