factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Frutigen

Frutigen

Key facts

loĝantaro6 921
areo71,8km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco800m
troviĝas en administra unuoFrutigen-Suba Simme-Valo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Frutigen (distrikto) kaj Frutigen (stacidomo).

Frutigen estas komunumo en Kantono Berno en Svislando. Ĝis al 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefloko de la samnoma distrikto. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove kreita administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo kaj estas ties ĉefloko. Je la 31-a de decembro 2009 la komunumo havis 6 700 loĝantojn.

Geografio

La komunumo Frutigen troviĝas en Berna Oberlando en valo de la bernaj Alpoj. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de rivero Kander kun ĝia maldekstra alfluanto rivero Engstlige

La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo mem el la vilaĝoj Kanderbrück, Hasli, Innerschwandi, Ladholz, Oberfeld-Prasten, Reinisch kaj Winklen, kiuj en la loka alemana dialekto estas nomitaj Bäuerte.

Najbaraj komunumoj

La najbaraj komunumoj estas:
Okcidente: Diemtigen (en Kantono Berno)
Norde: Reichenbach en Kander-Valo;
Oriente: Kandergrund;
Sud-oriente: Kandersteg;
Sude: Adelboden.

Trafiko

Ekde 2007 la baza tunelo de Lötschberg fervoje ligas Frutigen al Raron en Valezo. La unua kontakto tra la tunelo okazis la 28-an de aprilo 2005. Kiam oni konstatis, ke la tunelo ĉiusekunde elfluigas 100 litrojn da akvo, ekestis entrepreno por bredi en ĝi sturgojn kaj kultivi per ĝi fruktojn (Tropenhaus Frutigen).

Historio

La unua dokumenta mencio de Frutigen datiĝas el la jaro 1234 kiel Frutingen.

Jam en la jaro 1260 la loĝantoj de la valo de Frutigen agadis kiel vala komunumo. Tiu kamparasocio ek de 1263 posedis propran landosigelon kaj kontraktis memstare pacon kun la Supra Simme-Valo. Kiam la Senjorujo Frutigen en la jaro 1400 estis vendita al Berno la vilaĝanoj liberaĉetis sin, kaj tiel liberiĝis de la interezdevoj kaj servutŝarĝoj, kion atestis la liberecletero de 1445. Ek de 1400 Frutigen estis ĉefloko de la berna voktejo Frutigen, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la helveta distrikto Frutigen. Per la restaŭracio en la jaro 1803 la iama voktejo fariĝis ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno, kies ĉefloko Frutigen daure estis kaj estas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Frutigen
  • La komunumo Frutigen en la Historia Leksikono de Svislando



Read next

In 33 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article