factograf
EO

Zhoukou

Zhoukou

Key facts

loĝantaro9 026 015
areo11 961km²
estasduanivela urbo
landoĈinio
troviĝas en administra unuoHenano
All data from the card 5
Poŝtkodo
466000
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
9 026 015 (2020)
Loĝdenso
755 loĝ./km²
Areo
11961,04 km² (1 196 104 ha)
Konstruaĵo en Zhoukou
Konstruaĵo en Zhoukou
2 images

Zhoukou, ĉine 周口, kun tonsignoj Zhōukǒu, laŭ Wade–Giles Chou-k'ou, laŭ poŝto Chowkow) estas prefektujnivela milionurbo kaj universitata urbo en provinco Henano, en Ĉina Popola Respubliko.

Loĝantaro

La prefektujnivela loĝantaro estas 9 026 015 homoj.

Geografio

Zhoukou situas sur ebenaĵo ĉirkaŭ 50 m alta super la marnivelo laŭ navigebla rivero. Ĝi kovras areon 11 959 km² kaj konsistas el 10 dividoj. Loha troviĝas 56, Suĉang 87, Kajfen 131, provinca sidejo Ĝengĝoŭo 154, Ŝanhajo 695, Pekino 714 km aere laŭ [1].

Historio

La riĉa historio kaj geografiaj avantaĝoj igis la areon unika urbo. Kiel imperiestra antikva ĉefurbo Zhoukou portas profundan kulturan heredaĵon de Ĉinio. Kiel prefektujnivela urbego Zhoukou estis kreita en 2000.

Ekonomio

Pro situo en ebenaĵo evidente la agrikulturo estas la plej grava (greno, kotono, oleo, viando kaj tabako). La industrio prilaboras la agrikulturaĵojn. Aparte famas la speciala kaprofelo.

Edukado

Zhoukou havas po 2 universitatojn kaj altlernejojn.

Trafiko

La rivero donis senekzemplajn geografiajn avantaĝojn al Zhoukou en la antikvaj tempoj, kiel havenurbo de la Centraj Ebenaĵoj. Ankaŭ nun la liverado okazas voje, fervoje kaj rivere.

Klimato

Templo
Templo

La klimato estas subtropika kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 779 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed de junio ĝis aŭgusto ofte pluvas, dum inter decembro-februaro malpli ofte pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C, ĝi varias inter 11-21 °C.

Ĝemelurboj

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article