

Kajfen (ĉine, 開封市 / 开封市; pinjine, Kāifēng) estas prefektujnivela milionurbo kaj universitata urbo en provinco Henano, en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn.
Geografio
Kajfen etendiĝas en meza parto de la lando sur ebenaĵo en proksimeco de Flava Rivero.
Historio
Kajfen apartenas al la 7 historiaj ĉefurboj de Ĉinio. En -364 oni konstruis kanalon al la Flava Rivero. En la 7-a jarcento la urbo estis grava komerca loko, en la 11-a jarcento ankaŭ industria centro. Oni supozas, ke tiutempe tiu urbo estis la plej granda en la mondo. Kajfen ankaŭ estas konata pro la plej malnova juda komunumo en Ĉinio.
Klimato
Kajfen troviĝas en subtropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas po 637 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas (vintre foje neĝetas), sed de junio ĝis septembro ofte pluvas. Dum tiuj pluvaj monatoj la temperaturo iomete superas 30 °C, vintre iomete frostas.
Ĝemelurboj
Eksteraj ligiloj


- Mapo pri Kajfen
