factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Vitznau

Vitznau

Key facts

loĝantaro1 379
areo11,76km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco436m
oficiala lingvogermana lingvo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vitznau (stacidomo).

Vitznau (prononcu Vicnaŭ) estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Vitznau situas sude de la monto Rigi ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago. La komunumo konsistas el tuta aro da setlejoj kaj vilaĝpartoj. La kernvilaĝon formas la setlejoj Reimen, Zihl, Tschuopis kaj Altdorf, kiuj kunkreskis al longa stratvilaĝo. Tra la komunumo fluas diversaj pli-malpli sovaĝaj riveroj de la monto al la Kvarkantona Lago. Ĉirkaŭ la vilaĝkerno troviĝas pluraj aliaj setlejoj parte ĉe la lagobordo parte sur la sunaj terasoj de la monto.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo sur la pinto de Rigi al Arth (Kantono Ŝvico), en sudoriento al Gersau (Kantono Ŝvico), en sudo al Ennetbürgen (Kantono Nidvaldo), kaj en okcidento al Weggis.

Trafiko

Trajno de la Vitznau-Rigi-Fervojo
Trajno de la Vitznau-Rigi-Fervojo
Hotelo Vitznau Park
Hotelo Vitznau Park
2 images

Vitznau atingeblas per ŝipo ek de Lucerno, per trajno dentoradfervojo ek de Arth tra monto Rigi aŭ per poŝtaŭto de Brunnen tra Gersau aŭ de Küssnacht tra Weggis.

La dentoradfervojo al la monto Rigi de la fervojkompanio Vitznau-Rigi-Fervojo estis konstruita en la 1871. Ĝi estis la unua dentoradfervojo de Eŭropo. En la jaro 1875 sekvis la fervojlinio de la alia flanko al la kulmino de Rigi, tiel, ke ek de tiam Vitznau estis trans Rigi fervoje atingebla. La fervojlinio laŭlonge de la bordo de la Kvarkantona Lago de Brunnen al Küssnacht neniam realiĝis.

La vilaĝoparto Hinterbergen atingeblas per aertelfero.

Turismo

Ĉar Vitznau estis unu el la tri alirvojoj al Rigi kaj pro ĝia belaga situo ĉe la suna flanko de la monto Rigi, la komunumo allogas multnombrajn turistojn el la tuta mondo. En Vitznau tial ekzistas pluraj belegaj hoteloj en viktoria stilo.

Historio

En mezepoko Vitznau estis kiel parto de la tiama distrikto Weggis posedaĵo de la Monaĥejo Pfäfers. La unua dokumenta mencio de Vitznau datiĝas de la 16-a de decembro 1342 kiel Vitzenöwa. Kiel habsburga posedaĵo la voktejo Weggis, al kiu Vitznau en la 13-a kaj 14-a jarcento apartenis, estis vendita en la jaro 1380 al la urbo Lucerno. Ekde la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo apartenas al la distrikto Lucerno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Vitznau
  • Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vitznau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Read next

In 32 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article