factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Greppen

Greppen

Key facts

loĝantaro1 118
areo5,25km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco447m
oficiala lingvonorma germana lingvo en Svislando

Greppen estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 941 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Greppen situas ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago, nome ĉe la orienta bordo de la Golfo de Küssnacht, ĉe la okcidenta flanko de la monto Rigi.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sen la lagosurfaco sur areo de 3,30 km², de kiuj 39,7% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Greppen limas en nordo kaj oriento al Küssnacht (SZ), en sudo al Weggis, kaj en okcidento aliflanke de la Kvarkantona Lago al Meggen.

Trafiko

La komunumo Greppen estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Brunnen tra Gersau kaj Weggis al Küssnacht kaj per la ŝiplinioj sur la Kvarkantona Lago.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas norde en Küssnacht en distanco de 5 km.

Historio

La unua dokumenta mencio de Greppen datiĝas el la jaro 1259 kiel Crepon.

Dum mezepoko Greppen apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1406 Greppen kune kun la voktejo Habsburgo estis akirita de la urbo Lucerno.

Ekzistas projekto pri kunigo de la tri komunumoj Greppen, Weggis kaj Vitznau al nova komunumo Rigi. Jam ekzistas loza kunlaboro, sed ĉar la tri komunumoj finance bonfartas nek ekzistas premo nek urĝo. En la jaro 2005 la projekto estis ŝovita je nedifinita tempo.

Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article