
2 images
Vespero estas parto de la diurno. Ĝi estas la periodo kiu komenciĝas per krepusko kaj daŭras ĝis la nokto. Dum malfrua vespero regas - krom dum noktomeza suno en la arkta cirklo - mallumo, t.e. ke la sunradioj ne plu atingas la teron.
Oni parolas kutime pri vespero sendepende de mallumo. La plej multaj homoj difinas la komencon de vespero ĉirkaŭ la 17-a aŭ la 18-a horo.
La vespermanĝo estas la manĝo de la vespero. Vespera etoso ofte rilatas al sunsubiro aŭ krepusko. Kelkaj floroj, kiel ekzemple enoteroj, germane nomataj noktokandeloj ekfloras nur verspere.
Citaĵoj
| „ Vespere oni saĝiĝas pri la pasinta tago, sed neniam sufiĉe por la venonta. ” |
| — Friedrich Rückert |
| „ Vespero, dum kiu ĉiuj ĉeestantoj tute samopinias, estas perdita vespero. ” |
| — Albert Einstein |
| „ Bona vespero alvenas, kiam mi laboradis la tutan tagon. ” |
| — Goethe, Lebensgenuß |
Proverbo
Ekzistas pluraj (12, kaj 6 pri mateno) proverboj pri vespero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

„ Antaŭ vespero ne estu fiera. ” 
„ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ” 
„ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ”
