factograf
EO
Sign in

Enotero

Enotero

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoOenothera
taksonomia rangogenro
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron
Ordinara enotero (Oenothera biennis)
Ordinara enotero (Oenothera biennis)

Enotero (Oenothera) estas genro de unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj kun helkoloraj floroj, havantaj kvarfoliajn kalikon kaj korolon. Ili malfermiĝas precipe nokte kaj en malhela vetero. Ili vivas ĉefe en Sudameriko kaj Nordameriko. En Eŭropo ili disvastiĝis en la 17. jc.

Oni povas rekoni enoteron pro la ikso-forma stigmo.

La dujara enotero: Ordinara enotero (Oenothera biennis) estas kultivata por ornamo kaj uzata ankaŭ en medicino.

Manĝeblo

Enotera floro, kun vido de la ikso-forma stigmo
Enotera floro, kun vido de la ikso-forma stigmo
Oenothera missouriensis
Oenothera missouriensis
Oenothera rosea
Oenothera rosea
Oenothera albicaulis
Oenothera albicaulis
4 images

Eblas aldoni la junajn foliojn kaj (dolĉajn) florojn al salato. La pli maljunaj folioj prepareblas kiel spinaco. La radikoj havas nuksecan guston kaj kuireblas kiel pastinako. El la semoj, oni elpremas oleon, sed vi ankaŭ povas uzi ilin por bakaĵoj, kiel kukoj.

Read next

In 45 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article