factograf
EO
Sign in

Poŝtelefona operaciumo bazita sur Ubuntuo

Ubuntu Touch

Ubuntu Touch

Key facts

dato de fondo aŭ kreo2013-Februaro-21
dato de eldono2013-Februaro-21
estasdistribuaĵo de GNUo/Linukso, poŝkomputila operaciumo
All data from the card 8
Evoluiganto:
Canonical Ltd
Familio:
Linux
Fonta kodo:
Malfermita kodo
Kernotipo:
Linux
Apera dato:
2-an de januaro 2013
Licenco:
GPL
Subteno:
Malaktiva (2017)
Retpaĝo:
http://www.canonical.com/

Ubuntu Touch (ankaŭ konata kiel Ubuntu Phone) estas nuligita poŝtelefona versio de la operaciumo Ubuntuo kaj disvolvigita de Canonical UK Ltd kaj la Ubuntu-komunumo. Ĝi estas desegnita unuacele por tuŝekranaj komputiloj kiel inteligentaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.

Historio

Mark Shuttleworth anoncis la 31-an de oktobro 2011 ke ekde Ubuntu 14.04, Ubuntuon subtenos inteligentaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj, televidiloj kaj inteligentaj ekranoj. La Ubuntua platformo por telefonoj estis prezentita la 2-an de januaro 2013. La antaŭprezento por disvolvantoj aperis la 21-an de februaro 2013. Ubuntu Touch estis liberigita al fabrikistoj la 16-an de septembro 2014. La 9-an de februaro 2015 estis lanĉita en Eŭropo la modelo Bq Aquaris E4.5, kiu estas la plej unua Ubuntu-bazita inteligenta poŝtelefono kiu aĉeteblas. La 5-an de aprilo 2017, Mark Shuttleworth anoncis ke la projekton nuligos pro manko de populara intereso.

Lanĉo

Ubuntu Touch Developer Preview 13.04 sur Galaksio Nexus, la bonvena ekrano estas montrita.
Ubuntu Touch Developer Preview 13.04 sur Galaksio Nexus, la bonvena ekrano estas montrita.

Canonical liberigis la operaciumon Ubuntu Touch 1.0, la unua versio por disvolvantoj/partneroj, la 17-an de oktobro 2013, kune kun Ubuntu 13.10, kiuj "unue funkcios sur la poŝtelefonoj Galaxy Nexus kaj Nexus 4, tamen ekzistas kopioj disponeblaj por aliaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj", kaj liberigis relative "stabilan" konstruon por plua elprovado la 17-an de aprilo 2014, kune kun Ubuntu 14.04. Antaŭprezenta versio de la programaro estas havebla por instali sur kelkaj aliaj Android-aparatoj, kiel ekzemple la gugla versio de Samsung Galaxy S4. Disvolvantoj havas aliron al la tuta fonto-kodo sub permesilo kiu permesas modifojn kaj redistribuadon de la programaro.

Trajtoj

Ubuntu Touch uzas la Qt 5-bazitan tuŝ-uzatan interfacon kaj diversajn programarajn frameworks kiuj originale estis disvolvigitaj por Maemo kaj MeeGo, ekzemple oFono kiel telefona stako, accounts-sso por ensalutado, kaj Maliit por enigo. Per uzado de la programaro libhybris la sistemo ofte povas esti uzata kun linuksaj kernoj uzitaj en Android, kio permesas al ĝi esti facile portebla al la plej novaj Androidaj poŝtelefonoj.

Ĉeftrajtoj kaj aplikaĵoj

  • Neniu serura ekrano aperas post ekŝaltigo de la aparato.
  • Ubuntu Touch havas la ĉefajn aplikaĵojn por sociaj retejoj kaj komunikiloj (ekzemple, aplikaĵoj por Facebook, Youtube, kaj RSS-legilo). La kutimaj aplikaĵoj kiel kalkulilo, retpoŝto, vekigilo, dosieradministrilo, kaj eĉ konsolo ankaŭ estas disponeblaj. Oni atendas la disvolviĝon de pliaj programaroj.
  • Integrado kun Ubuntu One.
  • La aplikaĵoj por ĉi tiu operaciumo povas esti skribitaj en pluraj malsamaj programlingvoj, kiel ekzemple C++, QML aŭ HTML5

Pluraj aplikaĵoj de Ubuntu Touch funkcias sur labortablaj operaciumoj, ekzemple retumilo, kalendaro, horloĝo, fotaro, notoj, rememorigiloj, konsolo kaj veterilo.

Desegno

Uzantoj povas aliri la tutan sistemon per fingro-ŝovo el la randoj de la ekrano. La maldekstra rando permesas tujan aliron al aplikaĵoj fiksitaj en la aplikaĵ-lanĉilo. La maldekstra flanko montras la ĉefmenuon, kiu enhavas aplikaĵojn, dosierojn kaj kontaktojn. Ĉi tiu menuo estas havebla ekde la ĉefa ekrano kaj ajna funkcianta aplikaĵo.

La plur-taskado alireblas per ŝovo de dekstre maldekstren en la tuŝekrano, tio permesas aliri al la antaŭa aplikaĵo. Uzante la lanĉilon ĉe la maldekstra flanko oni povas iri reen al la unua aplikaĵo. Ŝovi supren ekde la malsupra flanko permesas montri aŭ kaŝi la ilobreton, tio donas al Ubuntu Phone la kapablecon funkciigi aplikaĵojn facile.

Aparataraj postuloj

Ubuntu Phone necesas ke la sistema CPU subtenu kelkajn aparatarajn trajtojn, specife PAE (Physical Address Extension).

Sistemaj postuloj por smartphones
Kriterioj Entry level Ubuntu smartphone High-end Ubuntu "superphone"
Procesora arkitekturo ARM Cortex-A9 Quad-core ARM Cortex-A9 aŭ
Intel Atom
RAM 512 MB – 1 GB Min 1 GB
Flash storage 4–8 GB eMMC + SD Min 32 GB eMMC + SD
Plur-tuŝa Jes Jes
Tut-labortabla konverĝo Ne Jes
Aparataraj postuloj por tabulkomputiloj
Kriterioj Entry level consumer Ubuntu tablet High-end Ubuntu enterprise tablet
Procesora arkitekturo Dual-core ARM Cortex-A15 Quad-core ARM Cortex-A15 aŭ Intel x86
RAM 2 GB preferred 4 GB preferred
Flash storage 8 GB minimum 8 GB minimum
Ekrana grandeco 7–10 coloj 10–12 coloj
Plur-tuŝilo 4 fingroj 4–10 fingroj
Tut-labortabla konverĝo Ne Jes

Referencoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Ubuntu Touch angle.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Ubuntu Touch hispane.

Read next

In 30 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article