factograf
EO

usona firmao

Google

Google

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1998-Septembro-04
estasentrepreno, firmao pri teknologio
landoUsono
fondintoSergey Brin
ĉefa afergvida oficistoSundar Pichai
honorigoBigBrotherAwards
All data from the card 1
Lando
Usono
Ĉi tiu artikolo temas pri usona entrepreno. Por nombro rigardu la paĝon Guglo.

Google [gug.l] (esperante ofte nomata Guglo) estas entrepreno kreita de Larry Page kaj Sergey Brin en 4-an de septembro 1998, estintaj tiam studentoj de Stanford. Ĝi ofertas multajn servojn, sed la unua kaj la ĉefa estas serĉilo, per kiu google ordigas paĝojn trovitajn laŭ la rekursia algoritmo PageRank, kiu (inter aliaj sekretaj aferoj) favorigas paĝon al kiu ligas multaj aliaj paĝoj.

La nomo "Google" devenas de la nombro guglo, estante mezuro de ĝia ambicio.

La serĉilo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Serĉilo Google.

Je la 11-a de junio 2008, la retpaĝo ricevis la premion "Príncipe de Asturias" (Princo el Asturio) el Hispanio

Google funkcias per linuksaj maŝinoj, kiuj serĉas tra:

  • TTT: pli ol 4.300.000.000 TTT-paĝoj.
  • Bildoj: pli ol 880.000.000 bildoj
  • Grupoj Arkivigite je 2004-10-15 per la retarkivo Wayback Machine: la tuta arkivo de Usenet ekde 1981
  • Kategorioj Arkivigite je 2010-08-20 per la retarkivo Wayback Machine: la hierarkio de DMoz

Google ankaŭ tenas multajn paĝojn en konservejo, do vi povas vidi eĉ paĝojn, kiuj malaperis de la TTT. Tamen Internet Archive havas pli da versioj de plej da paĝoj.

Aliaj posedaĵoj de Google

Retservoj

Lokaj komputilaj programoj

Guglo kaj Esperanto

La simbolo de Guglo sur la franca retejo la 15-an de decembro 2009
La simbolo de Guglo sur la franca retejo la 15-an de decembro 2009

Zamenhofa tago

La 15-an de decembro 2009 Guglo aperigis sur la ĉefpaĝo de multaj lingvaj versioj la Esperantan flagon okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Je la 21:30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la ĉina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazahia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro.

Laŭ Libera Folio [l]a serĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la ĉefa serĉopaĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jariĝon de la iniciatinto de Esperanto.

La menciitan alvokon al esperantistoj helpis dissendi la 24-an de septembro 2009 la israela esperantisto Josef Ŝemer, kiu tamen mem publike agnoskis ne esti la iniciatinto de la kampanjo, kvankam tiun rolon oni al li ofte emis aljuĝi.

Tradukado al Esperanto de guglaj serviloj

Eblis traduki la servojn de Guglo en Esperanton pere de la ilo "Guglo en via lingvo" [1]. Uzantoj enskribas tradukitajn frazojn kiuj aperas en diversaj projektoj ĝis la tempo kiam ĉiu frazo estas tradukita. Ĉi tiel pluraj servoj estas jam komplete tradukitaj (sed foje Guglo aldonas aliajn frazojn kiuj bezonas tradukadon):

  • Guglo Serĉo ("Google Main Search Site")
  • ("Google Accounts Clearsilver Pages")
  • Gmail UI
  • Gmail retpoŝto ("Gmail Email")
  • Gmail Static UI Content
  • Helpaj paĝoj de la ĉefpaĝo ("Main Site Help Pages")
  • Serĉa historio ("Search History (Personalized Search)")
  • Toolbar
  • Toolbar Installer
  • Wireless

Aliaj projektoj ankoraŭ bezonas tradukadon:

  • Groups Beta (ĉ. 60% preta)
  • Orkut (ĉ. 47% preta)
  • Picasa2 (ĉ. 21% preta)
  • Toolbar Resource Files (ĉ. 15% preta)
  • Toolbar Help Pages (ĉ. 13% preta)
  • Wireless Transcoder (ĉ. 0% preta)
  • AdWords API static documentation (ĉ. 0% preta)

Vidu ankaŭ

Read next

In 188 languages

eoAfrikaansአማርኛPangcahÆngliscOboloالعربيةالدارجةمصرىঅসমীয়াasturianuअवधीAymar aruazərbaycancaتۆرکجهBasa BaliBoarischžemaitėškaBikol Centralбеларуская (тарашкевіца)беларускаяBetawiбългарскиभोजपुरीBanjarပအိုဝ်ႏဘာႏသာႏbamanankanবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskicatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄Cebuanoکوردیčeštinaсловѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟчӑвашлаCymraegdanskDeutschThuɔŋjäŋZazakidolnoserbskiडोटेलीދިވެހިބަސްeʋegbeΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیsuomiføroysktfrançaisGaeilge贛語galegoBahasa HulontaloગુજરાતીGaelgHausa客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीFiji HindihrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենinterlinguaJaku IbanBahasa IndonesiaInterlingueIgboIdoíslenskaitaliano日本語JawaქართულიQaraqalpaqshaKabɩyɛTyapқазақшаភាសាខ្មែរಕನ್ನಡ한국어کٲشُرkurdîкыргызчаLatinaLigureລາວlietuviųlatviešuमैथिलीMalagasyолык марийMāoriMinangkabauмакедонскиമലയാളംмонголꯃꯤꯇꯩ ꯂꯣꯟဘာသာမန်मराठीBahasa Melayuမြန်မာဘာသာمازِرونیPlattdüütschनेपालीNederlandsnorsk nynorsknorskߒߞߏNupeoccitanOromooଓଡ଼ିଆਪੰਜਾਬੀPangasinanPapiamentupolskiPiemontèisپنجابیپښتوportuguêsRuna Simiရခိုင်ikirundiromânăрусскийрусиньскыйсаха тылаᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤsicilianuScotsسنڌيsrpskohrvatski / српскохрватскиTaclḥitසිංහලSimple EnglishslovenčinaslovenščinaSoomaaligashqipсрпски / srpskiSundasvenskaślůnskiதமிழ்ತುಳುతెలుగుtetunтоҷикӣไทยትግርኛTürkmençeTagalogtoki ponaTürkçeтатарча / tatarçaTwiудмуртئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvènetoTiếng ViệtWest-VlamswalonWinaray吴语მარგალურიייִדישYorùbáVahcuenghZeêuwsⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ文言閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文isiZulu

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article