factograf
EO

Tanĝavur

Tanĝavur

Key facts

loĝantaro222 943
areo36km²
estasurbo, urbego
landoBarato
supermara alteco88m
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron
All data from the card 6
Poŝtkodo
613001
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
222 943 (2011)
Loĝdenso
6 193 loĝ./km²
Alto
88 m
Areo
36 km² (3 600 ha)
Palaco en Tanĝavur
Palaco en Tanĝavur
2 images

Tanĝavur (tamile தஞ்சாவூர்) estas urbego, grava centro de sudhinda religio en subŝtato Tamilnado (kie estas distrikta sidejo) en sudorienta Barato. La loknomo signifas nomon de la fondinta reĝo. La historia angla loknomo estas Tanjore.

Geografio

Templo en Tanĝavur
Templo en Tanĝavur

Tanĝavur situas en averaĝa alteco de 57 metrojn inter 2 kanaloj. Tiruĉirapali troviĝas 4, Salem (Barato) 144, Maduraj 147, Erode 165, Koimbatore 238, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 280, Bengaluro 297, Majsuro 319, Mumbajo 1135, Kolkato 1637, tutlanda ĉefurbo Delhio 1995 kilometrojn (aere) [1].

Demografio

En 2021 Tanĝavur havis 398 853 da loĝantoj. Ĉirkaŭ 1950 Tanĝavur atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio

Tanĝavur estis sidejo de la Ĉola dinastio inter la 9-a kaj 11-a jarcentoj. Ties templo estas konsiderita, kiel unu el la plej bonaj specimenoj de la tamila arkitekturo. Baldaŭ la urbo apartenis al pluraj reĝlandoj aŭ sultanlandoj. La lasta barata regno estis absorbita en britan Hindion en 1855.

Ekonomio

La plej grava okupo de la loĝantoj estas la turismo, dum la tradicia okupo estas la agrikulturo. Tanĝavur estas konata kiel la "riza bovlo de Tamilnado". Krom la rizoj oni kultivas bananojn, kokosojn, sukerkanojn kaj maizojn. Menciindas la silka teksado kaj bankado.

Religio kaj lingvoj

La ĉefa religio en Tanĝavur estas hinduismo (82.87%), poste kristanoj (8.58%) kaj islamo (8.34%). La Templo Brihadisvara estas Monda heredaĵo. La tamila estas la vaste parolata lingvo, krome la telugua.

Eduko

Stacidomo en Tanĝavur
Stacidomo en Tanĝavur

Tanĝavur estas hejmo de 4 universitatoj, krome ekzistas instituto, kolegio kaj altlernejo. Kristanaj misiistoj ludis elstaran rolon en la angla edukado.

Trafiko

Tanĝavur estas bone ligita voje kaj fervoje al la subŝtataj areoj. La plej proksima havenurbo estas Nagapattinam 84 km oriente. La plej proksima internacia flughaveno estas en Tiruĉirapali.

Klimato

Fortikaĵa turo
Fortikaĵa turo

Tanĝavur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Jare pluvas averaĝe 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 24-35 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj

Biblioteko
Biblioteko
Universitato
Universitato
Horloĝa turo
Horloĝa turo
3 images
  • WikiTrans

Read next

In 58 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article