factograf
EO

Tajda insulo

Tajda insulo
tajda insulo skeme: dum malalta kaj alta tajdoj
tajda insulo skeme: dum malalta kaj alta tajdoj

Tajda insulo (norene Örfirisey) estas terpeco ligita al la kontinento aŭ ĉirkaŭita de akvo, depende de la alteco de la tajdo. Kun malalta akvo ĝi estas duobla insulo, duoninsulo, terlango aŭ kabo, kun alta akvo insulo. Tajdaj insuloj ofte estas vidindaĵoj.

Tajdaj insuloj estas ekz. Noirmoutier aŭ la Kalota insulo en Francio, la insulo Neuwerk aŭ la haligoj Süderoog kaj Südfall en Germanio.

Estas 43 tajdaj insuloj ĉirkaŭ la brita insulo, 17 el ili estas ekster la skota ĉeftero.

La Monto Sankta Mikaelo en Normandio en Francio kaj la loko de la Operejo de Sidnejo estis origine tajdaj insuloj, sed estis konektitaj al la koncerna kontinento en la 19-a jarcento. Estas multaj tiaj eksaj insuloj.

Literaturo

  • Peter Caton: No Boat Required. Exploring Tidal Islands (angle: "Neniu Boato Bezonata. Esplorante Tajdajn Insulojn"). Eldonejo Matador, Londono 2011, ISBN 978-1-84876-701-0.

Read next

In 31 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article