factograf
EO

insulo en Bretonio

Kalota insulo

Kalota insulo

Key facts

estasTajda insulo
landoFrancio
troviĝas en administra unuoCarantec
mapo kun la insulo
mapo kun la insulo
la kapelo Notre-Dame la insulo el la 17-a jarcento - la turo estas historia monumento
la kapelo Notre-Dame la insulo el la 17-a jarcento - la turo estas historia monumento
2 images

La longforma Kalota insulo (france Île Callot, bretone Kalod (vidu la matematikan terminon kaloto) - estas tajda insulo (Île-de-marée) de Francio en la Manika Markolo. Ĝi situas proksime de la haveno de la loĝloko Carantec en la departemento Finistère.

De Carantec ĝi estas alirebla ĉe malalta tajdo per la "ŝafa pasejo" "Passe aux Moutons", tajda vojo (chaussée submersible).

La insulo longas 2,2 kilometrojn kaj larĝas inter 10 kaj 500 metroj. Ĝia plej alta punkto estas 38 metroj super la marnivelo. La insulo estis loĝita de naŭ familioj (en 2007) kaj havas forlasitan lernejon, kiu provizore gastigas ekspoziciojn (fotoj, pentraĵoj kaj skulptaĵoj) dum la somero.


Read next

In 5 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article