factograf
EO
Sign in

Tacoma

Tacoma

Key facts

loĝantaro219 346
areo162km²
estasurbo en Usono, urbego
landoUsono
dato de fondo aŭ kreo1875
supermara alteco61m
All data from the card 6
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Victoria Woodards
Loĝantaro
219 346 (2020)
Loĝdenso
1 357 loĝ./km²
Alto
61 m
Areo
161,675629 km² (1 616 7.5 629 ha)
La malnova kvartalo ("Old Town") de Tacoma, kun Monto Rajnera en la fono
La malnova kvartalo ("Old Town") de Tacoma, kun Monto Rajnera en la fono
Ponto ("Tacoma Narrows Bridge") en Tacoma kolapsas en ŝtormo la 7-an de novembro 1940
Ponto ("Tacoma Narrows Bridge") en Tacoma kolapsas en ŝtormo la 7-an de novembro 1940
3 images


Tacoma (elparolu "takoma", pli precize "təkoŭmə"; eventuale esperantigebla Takomo) estas urbo en Vaŝingtonio, situanta ĉirkaŭ 50 km sude de Seatlo, kun kiu ĝi apartenas al la Seatla-Takoma urba aglomeraĵo. Kun loĝantaro kalkulita en la Censo de 2000 kiel 195 629 homoj, Takomo estas la tria urbo de Vaŝingtonio laŭ tiu kriterio. Ĝi estas la administra centro de la kantono Pierce.

Tacoma estas grava havenurbo, rivalante Seatlon. En la urbo situas filia tereno de Universitato de Vaŝingtonio kaj pluraj aliaj altlernejoj, inter kiuj notindas la privataj Pacifika Luterana Universitato kaj Universitato de Puĝetio.

Tacoma ricevis sian nomon laŭ la proksima (93 km) dormema vulkano Monto Rainier, kies pli frua nomo estis Takoma ( təqʷúʔbəʔ) en indiĝenaj lingvoj de la regiono. La urbo jure organiziĝis en 1875, post la elekto de la loko en 1873 kiel la onta finpunkto de la transkontinenta fervojo Northern Pacific.

Esperanta publikigaĵo

Takoma (la urbo kun neĝkovrita monto ĉe ĝia pordo). Eld. Commercial Club, Tacoma, 1913(?)

„ 
"Por kontentigi la multajn Esperantistojn, kiuj de post nia alpreno de E speranto montris tiel grandan intereson pri urbo Takomo, ni aldonas la jenajn paĝojn en la internacia lingvo, kun la espero, ke ĉi-tiu nova libreto vekos ankoraŭ pli da intereso inter niaj transmaraj legantoj."
Tiu luksa priskribaĵo de la urbo Takoma, ilustrita per belegaj kolorbildoj, estas verkita en angla lingvo. Sed oni algluis esperantan 4-paĝan tekston, en kiu bonstile estas prezentataj la bildoj. Al tiu gvidlibro mi deziras ankoraŭ pli grandan sukceson. Por pluaj informoj skribu en Esperanto al la jena adreso: Esperanto, Commercial Club, Tacoma (Wash.) Usono ”
— Esperanto n151 aŭg 1913

Read next

In 90 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article