factograf
EO

fjordo respektive sundo en Vaŝingtonio, Usono

Puget Sound

Puget Sound

Key facts

areo2 642km²
estassundo
landoUsono
troviĝas en administra unuoVaŝingtonio
priskribita en fontoGranda Sovetunia Enciklopedio (1926 – 1947)
All data from the card 3
Koordinatoj
47° 49′ 59″ N, 122° 26′ 6″ U 47.8331-122.435
Akvokolektejo
2 642 km² (264 200 ha)
Areo
2 642 km² (264 200 ha)

Puget Sound (angle, elparole ˈpjuĝet, laŝucide xwəlč (elparole ĥŭalĉ) estas granda fjordo (kun fjordetaj branĉoj) ligita al Pacifiko per la Markolo de Juan de Fuca kaj Admiralara Markolo, en la usona subŝtato Vaŝingtonio. La ĉirkaŭan regionon, dubinde nomeblan "Puĝetio", enloĝas proksimume kvar milionoj da homoj. La brita flotkapitano George Vancouver nomis la fjordon por honori sian subulon Peter Puget, kiu esploris ĝian sudan ekstremaĵon en majo 1792. George Vancouver pretendis alproprigi ĝin al la Brita Imperio je la 4-a de junio 1792. Ĝi transiris al usona suvereneco per la Oregona Traktato subskribita en 1846.

La fjordo estas gravega celo de perŝipa komerco, precipe inter Usono kaj orienta Azio; ĝiaj plej grandaj komercaj havenoj estas Seatlo kaj Takomo. La usona mararmeo havas gravajn instalaĵojn en la malpli grandaj urboj Bremerton kaj Evereto. La politika ĉefurbo de Vaŝingtonio, Olimpio, situas ĉe la plej suda ekstremaĵo de la fjordego.

La Vaŝingtonia Ŝtata Pramŝipa Sistemo (angle Washington State Ferries) konektas la orientan kaj okcidentan bordojn de la fjordo en diversaj lokoj, kaj alirebligas ankaŭ pluraj el la pli gravaj insuloj en la fjordo, kiel ekzemple insulo Whidbey, insulo Bainbridge, insulo Vashon. Nur ĉe unu loko, inter Takomo kaj Gig Harbor, ŝosea ponto transiras la fjordon.

Whidbey Island (foje nomata Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de Puĝeta fjordo. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, kantono Island.

Vidu ankaŭ

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article