factograf
EO

Stefano Báthori

Stefano Báthori

Key facts

naskiĝdato1533-Septembro-27
mortdato1586-Decembro-12
lernejoUniversitato de Padovo
okupopolitikisto
naskiĝlokoȘimleu Silvaniei
mortlokoHrodno
edz(in)oAnna Jogajlido
postenoreĝo de Pollando
partiopolitikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron
All data from the card 1
Postenoj
reĝo de Pollando (1576 (Gregoria)–1586)Prince of Transylvania (en) (1571–1586)
Stefano Bátory (Báthori István)
Stefano Bátory (Báthori István)
Pola reĝino Anna Jogajlido (Anna Jagiellonka) (1523–1596) kun sia edzo Stefano Bátory, pentraĵo de Jan Matejko
Pola reĝino Anna Jogajlido (Anna Jagiellonka) (1523–1596) kun sia edzo Stefano Bátory, pentraĵo de Jan Matejko
La pentraĵo Stefano Bátory ĉe Pskovo, de pola pentristo Jan Matejko
La pentraĵo Stefano Bátory ĉe Pskovo, de pola pentristo Jan Matejko
Pollando-Litovio en la jaro 1582, dum la regado de pola reĝo Stefano Bátory
Pollando-Litovio en la jaro 1582, dum la regado de pola reĝo Stefano Bátory
4 images
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stefano Báthori (apartigilo)

BÁTHORI István aŭ Stefano Bátory [ba:tori] (naskiĝis la 27-an de septembro 1533 en Szilágysomlyó, Transilvanio, mortis la 22-an de decembro 1586 en Grodno, Pollando) estis princo de Transilvanio inter 1571 kaj 1575, kaj reĝo de Pollando-Litovio inter 1576 kaj 1586, kune kun sia edzino Anna Jogajlido, filino de reĝo Sigismondo la 1-a.

Kariero

Stefano Báthori estis la suvereno de Transilvanio (1571–1586): li establis la pli-malpli memstaran landon. Dum lia regno la turkoj ne atakis Transilvanion, ĉar li ĉiujare precize pagis la imposton. Li subtenis la disvolviĝon de industrio kaj komercon, helpis la ekflorigo de minado. En 1571 li fondis en Kolozsvár jezuitan lernejon, kiu en 1576 ricevis universitatan rangon. En lia kortego de Gyulafehérvár restadis iom da tempo poeto Bálint Balassi (1554-1594).

En 1576 la pola nobelaro elektis lin, aldone al lia edzino Anna, reĝo de Pollando. Li estris sukcesajn manovrojn kontraŭ Rusio. Li sukcese ekfinis la longan livonian militon (1558–1582) (vidu pri nordiaj militoj), kaj ekhavis la grandan parton de la teritorio de la nuna Estonio kaj Latvio (Livonio). Ekde tiu ĉi milita sukceso la rusa caro Ivano la Terura daŭrigis siajn luktojn suden kaj orienten.

En 1579 li altigis la Jezuiton lernejon en Vilno kaj ĝi ricevis la titolon de universitato, kiu estis ĉe Respublika Pollando la dua akademio. Li fondis ankaŭ la universitaton de Vilno en 1579.


Read next

In 56 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article