factograf
EO

Skolopedoj

Skolopedoj

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoScolopacidae
taksonomia rangofamilio
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron

La Skolopedoj estas grandega familio de vadbirdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiuj enhavas multajn genrojn -ĉirkaŭ 15- kaj speciojn.

La plej granda parto el specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ grundo. Diferencaj longecoj de bekoj permesas diferencajn speciojn manĝi en la sama medio, ĉefe ĉe marbordo, sen rekte konkurenci pro la sama manĝaĵo.

Tiu grandega familio estas ofte plie subdividita laŭ grupoj de similaj birdoj. Tiuj grupoj ne nepre konsistas el ununura genro, sed kiel indikite sube kuniĝas tiuj kiuj montras similan evoluon (Thomas et al, 2004).

Taksonomio

La familio Scolopacidae estis enkondukita (kiel Scolopacea) fare de la franca polimato Constantine Samuel Rafinesque en 1815. La familio enhavas 98 vivantajn aŭ ĵus formortintajn speciojn dividitaj en 15 genroj.

La jena genro-nivela kladogramo de Scolopacidae estas bazita sur studo fare de David Černý kaj Rossy Natale kiu estis publikigita en 2022.



Bartramia – Longvosta tringo



Numenius – kurloj (9 specioj)





Limosa – limozoj (4 specioj)





Limnodromus – Galinagaj tringoj (3 specioj)





Lymnocryptes – Malgranda galinago



Scolopax – skolopoj (8 specioj)






Gallinago imperialis – imperia galinago




Gallinago undulata – ondogalinago



Coenocorypha – aŭstralaj galinagoj (3 vivantaj kaj 6 formortintaj specioj)





Gallinago – galinagoj (18 specioj)









Xenus – Terekio



Actitis – tringoj (2 specioj)





Phalaropus – falaropoj (3 specioj)



Tringa – tringoj (13 specioj)






Prosobonia – Polinezia tringo (1 vivanta kaj 3 formortintaj specioj)



Arenaria – Ŝtonturnuloj (2 specioj)



Calidris – Kalidroj (24 specioj)






Scolopacidae

Genroj kaj specioj

Bildo Genro Vivantaj kaj ĵus formortintaj specioj
Numenius (Brisson, 1760)
Limosa (Brisson, 1760)
Arenaria (Brisson, 1760)
Prosobonia (Bonaparte, 1850)
Calidris (Merrem, 1804)
Limnodromus (Wied-Neuwied, 1833)
Scolopax (Linnaeus, 1758)
Coenocorypha (G. R. Gray, 1855)
  • Ĉathama galinago, Coenocorypha pusilla (Buller, 1869) – Ĉathamoj
  • Novzelanda galinago, Coenocorypha aucklandica (G. R. Gray, 1845)
    • Aŭklanda galinago, C. a. aucklandica (G. R. Gray, 1845) – Aŭklandaj Insuloj
    • Antipoda galinago, C. a. meinertzhagenae (Rothschild, 1927) – Antipodaj Insuloj
    • Kampbela galinago, C. a. perseverance (Miskelly & Baker, 2010) – Kampbelinsulo
  • Snaresa galinago, Coenocorypha huegeli (Tristram, 1893) – Insuloj Snares / Tini Heke
  • † Nordinsula galinago, Coenocorypha barrierensis (Oliver, 1955) –
  • † Sudinsula galinago, Coenocorypha iredalei (Rothschild, 1921) –
  • † Forbesa galinago, Coenocorypha chathamica (Forbes, 1893) – Ĉathamoj
  • † Vitilevua galinago, Coenocorypha miratropica (Worthy, 2003) – Fiji
  • † Novkaledonia galinago, Coenocorypha neocaledonica (Worthy et al., 2013) – Novkaledonio
  • † Norfolka galinago, Coenocorypha sp. – Norfolk-insulo
Lymnocryptes (F. Boie, 1826)
Gallinago (Brisson, 1760)
Xenus (Kaup, 1829)
Phalaropus (Brisson, 1760)
Actitis (Illiger, 1811)
Tringa (Linnaeus, 1758)

Iamaj grupoj

Kuriozaĵoj

Studo de 2015 montris ke en Islando la vulkana polvo helpas la fekundecon de Skolopedoj ĉar ĝi pliigas la organikan enhavon kaj ŝtopas la pH de la grundo. La studo temis pri 729 lokoj kaj konstatis trifoje plian fekundecon, pli en humidejoj ol en plugebla tero ĉar tie oni uzas sterkon kiu ŝanĝas la kondiĉojn. Inter la specioj kiuj profitas el vulkana polvo estas la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, la Malgranda kurlo, Numenius phaeopus, la Bunta kalidro, "Calidris" alpina kaj la Nigravosta limozo, Limosa limosa.

Bildaro

Ruĝkola falaropo
Ruĝkola falaropo
Markalidro
Markalidro
Eurynorhynchus pygmeus
Eurynorhynchus pygmeus
Nigravosta limozo
Nigravosta limozo
Amerika skolopo
Amerika skolopo
Orienta kurlo
Orienta kurlo
Duelbirdo
Duelbirdo
Catoptrophorus semipalmatus
Catoptrophorus semipalmatus
8 images

Referencoj

  • Thomas, Gavin H.; Wills, Matthew A. & Székely, Tamás (2004): A supertree approach to shorebird phylogeny. BMC Evol. Biol. 4: 28. COI:10.1186/1471-2148-4-28 PDF fulltext Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Supplementary Material

Eksteraj ligiloj

  • filmoj pri Skolopedoj ĉe Interreta Birdo Kolekto

Read next

In 81 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article