factograf
EO

Longbeka kurlo

Longbeka kurlo

Key facts

estastaksono
maso73 gramo
taksonomia nomoNumenius americanus
taksonomia rangospecio

La Longbeka kurlo, Numenius americanus, laŭ kiu ankaŭ Amerika kurlo (respektive Nordamerika kurlo), estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.

Disvastiĝo

Ties reprodukta medio estas herbejoj proksimaj de marbordoj kaj humidaj terkulturejoj en centra kaj okcidenta Nordameriko ĉefe el nordokcidenta Usono al Alasko. Ili estas migrantoj proksimen kaj vintras ĉe marbordoj de Usono kaj pli suden ĝis Meksiko kaj Gvatemalo. Ties populacio draste malpliiĝis fine de la 19-a jarcento pro troa ĉasado. Nombrado iomete repliiĝis lastatempe kaj fine de la 20-a jarcento jam estis ĉirkaŭ 20 000 birdoj, kvankam la plej problemiga minaco estas perdo de ties medio.

Aspekto

Dumfluga masklo.
Dumfluga masklo.
2 images

Ili estas grandaj birdoj (el 50 ĝis 66 cm longaj, kun enverguro de 90 ĝis 100 cm); la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Plenkreskuloj havas tre longan bekon subenkurban -de ĉirkaŭ 20 cm, malhelan kaj iome rozkoloran sube ĉe la unua duono-, longan kolon kaj etan kapon. La kapo, kolo kaj subaj partoj estas helbrunaj. La dorso estas makulece malhelbruna. La vizaĝo estas hela kaj havas malheletan strion malantaŭokulan kaj pli malhelan ĉe krono. Ili montras cinamokolorajn striojn dumfluge. Kruroj estas grizbluecaj.

Kutimoj

Tiuj birdoj manĝas ĉe kampare plukante per rigardo sed ankaŭ per provotuŝado. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj vermojn en la interno, sed ankaŭ krustulojn kaj fiŝojn en marbordaj regionoj.

Tiuj birdoj maturiĝas je la kvara jaro. Nestoj lokiĝas surgrunde en malferma herbejo. La ino demetas plej ofte 4 brunmakulecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum unu monato -laŭvice tage inoj kaj nokte maskloj- kaj zorgas la idojn, kiuj ekflugas post unu monato kaj duono.

Tiu specio vivas ĝis 10 jarojn.

Eksteraj ligiloj

  • Informo pri Longbeka kurlo
  • Long-billed Curlew Numenius americanus - Birdo Identigejo
  • Long-billed Curlew Information - Birdoj de Suda Dakota
  • BirdLife International (2006). Numenius americanus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006.

Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article