factograf
EO

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Salzwedel

Salzwedel

Key facts

loĝantaro22 924
areo305km²
estasHansa urbo, urba komunumo de Germanio, ĉefurbo de distrikto en Germanio
landoGermanio
dato de fondo aŭ kreo1112
supermara alteco19m

La urbo Salzwedel [prononco ] estas la administra sidejo de la samnoma distrikto en la germana federacia lando Saksio-Anhalto en la regiono Altmark (= malnova limregiono). En la urbo fine de 22924 vivis 22 924 loĝantoj sur areo de 304,58 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando ĉe la rivereto Jeetze inter Hamburg kaj Magdeburg. Najbaraj regione signifaj urboj estas Uelzen (44 km okcidente), Lüchow (12 km norde), Gardelegen (41 km sude) kaj Arendsee (24 km oriente).

Jam en la jaro 800 ekzistis setlejo najbare al burgo ĉe la loko, kie nun troviĝas la urbo. Ties nomo Soltwidele memorigas pri trapasejo tra Jeetze ĉe la malnova sal-strato. La urbo mem estas unuafoje skribe menciita en 1112. Ĝin fondis Albrecht der Bär (= Albrecht la urso). La urbo estis membro de la komerca ligo Hanso de 1263 ĝis 1518.

En februaro 1945 la regiono ĉirkaŭ la stacidomo estis detruita, sed feliĉe la mezepokaj trabfakaj konstruaĵoj de la urbocentro ne estis damaĝitaj.

Kulinara specialaĵo estas kuko, nomata Baumkuchen (= arbokuko), famkonata ne nur en Germanio, sed multe eksportata tutmonden.

Vidindaĵoj

  • La trabfaka malnova urboparto
  • La urbaj pordegoj Neuperver Tor kaj Steintor
  • Restaĵoj de la burgo (Burg-turo en la burg-ĝardeno)
  • La urbodoma turo
  • La Monaĥa preĝejo, nun koncertejo
  • La gotikaj ruĝbrikaj preĝejoj St. Marien, St. Katharina kaj St. Lorenz kaj aliaj preĝejoj
  • Johann-Friedrich-Danneil-muzeo

Gefiloj

Partneraj urboj

La burgĝardeno kun la monaĥa preĝejo
La burgĝardeno kun la monaĥa preĝejo
La urbodoma turo
La urbodoma turo
La pordego Neuperver Tor
La pordego Neuperver Tor
La pordego Steintor
La pordego Steintor
4 images

Read next

In 52 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article