factograf
EO

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Gardelegen

Gardelegen

Key facts

loĝantaro21 661
areo633km²
estasHansa urbo, urba komunumo de Germanio
landoGermanio
supermara alteco43m
troviĝas en administra unuoDistrikto Altmark Salzwedel
All data from the card 7
Poŝtkodo
39638 • 39649
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Mandy Schumacher
Loĝantaro
21 661 (2025)
Loĝdenso
34 loĝ./km²
Alto
43 m
Areo
632,5 km² (63 250 ha)

Gardelegen estas hansourbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altmark Salzwedel de la federacia lando Saksio-Anhalto. La urba komunumo situas inter Berlin kaj Hannover, ĉirkaŭ 50 km norde de Magdeburg. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 21 822 loĝantojn sur areo de 632,5 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km².

Historio

Unuafoje la loko estas skribe menciita kiel burgo en la jaro 1196. En 1314 la loko ricevis la rajton pri maltado kaj de tiam ĝi konatas pro la bierfarado. Ankoraŭ nun ekzistas bierfarejo, kiu produktas sub la fabrika nomo Garley. Dum la mezepoko, ekde la jaro 1358, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

La 13-an de aprilo 1945 la nazioj murdis 1016 arestitojn de koncentrejo en fojnejo de la lokoparto Isenschnibbe. Tio estis konata kiel Gardelegena masakro. Nun la loko estas memorejo.

Urbopartoj

Nuntempe jenaj urbopartoj apartenas al Gardelegen:

  • Ipse
  • Isenschnibbe
  • Lindenthal
  • Weteritz
  • Zienau
  • Ziepel

Vidindaĵoj

  • remparo kun urbomuro
  • Maria-preĝejo
  • Nicolai-preĝejo
  • urbodomo
  • rolando
  • monumento pri la komikisto Otto Reutter
  • pordegoj Salzwedeler Tor kaj Stendaler Tor
  • memorejo Isenschnibber Feldscheune (fojnejo de Isenschnibbe) pri la Gardelegena masakro

Bildaro

  • Nicolai-preĝejo
    Nicolai-preĝejo
  • La urbodomo
    La urbodomo
  • La pordego Salzwedeler Tor
    La pordego Salzwedeler Tor
  • Parto de la urbomuro
    Parto de la urbomuro

Partneraj urboj

Read next

In 44 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article