factograf
EO

la duono de la insulo Sankt-Marteno (en Kariba Maro) regata de Francio

Saint-Martin

Saint-Martin

Key facts

loĝantaro32 358
areo53,2km²
estastransmara kolektivo
landoFrancio
ĉefurboMarigoto
dato de fondo aŭ kreo2007-Februaro-21
kontinentoNordameriko
troviĝas en administra unuoFrancio
horzonoUTC-4
valutoeŭro
All data from the card 14
Ŝtato
Francio
Transmaraj kolektivoj
Saint-Martin (978)
Akvejoj
Atlantiko, Karibio
Koordinatoj
18° N, 63° U 18.075277777778-63.06
Administra centro
Marigot
Plej alta punkto
Pic Paradis
Akvokolektejo
53,2 km² (5 320 ha)
Areo
53,2 km² (5 320 ha)
Loĝantaro
35 742 (2012)
Denseco
674,38 loĝ./km²
delegita prefekto
Anne Laubies
prezidanto
Aline Hanson
Horzono
UTC-04:00
ISO-kodo
MF
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Martin (apartigilo)

Saint-Martin (franca por Sankta Marteno; oficiale Collectivité de Saint-Martin) estas la nordo parto de la insulo Sankta Marteno en la Kariba Maro. Ĝi estas transmara kolektivo de Francio.

Laŭ la stato de 2020 en la insuloparto Saint Martin vivis 32 358 loĝantoj sur areo de 53,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 608 loĝantoj/km².

Administra centro estas la loĝloko Marigot, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo".

Sint Maarten

Sint Maarten estas la nederlanda nomo por la suda parto de la insulo kaj estas sendependa lando. Ekde la 10-a de oktobro 2010 Sint-Maarten akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas nuntempe). La oficiala lingvo estas la nederlanda. Sint Maarten havas la statuson de transmara lando kaj teritorio kaj ne estas parto de la Eŭropa Unio.

Politika statuso

Detala mapo de la insulo Sankta Marteno
Detala mapo de la insulo Sankta Marteno

Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Martin estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo, kaj kune kun la najbara insulo Saint-Barthélemy (france por "Sankta Bartolomeo") konsistigis arondismenton de Gvadelupo, la "arondismento Nordaj Insuloj" (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Barthélemy, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer aŭ mallonge COM).

Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento.

La valuto de Saint-Martin estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.

Read next

In 95 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article