factograf
EO
Sign in

Rombo

Rombo
Ruĝa Rombo
Ruĝa Rombo
Ĉi tiu artikolo temas pri kvarlatero. Por fiŝo rigardu la paĝon Rombofiŝo.

Rombo estas en la matematiko kvarlatero, kies kvar lateroj estas egalaj. La kontraŭaj lateroj estas egalaj. Ĉe normala rombo du anguloj estas akutaj, la du aliaj obtuzaj.

La du diagonaloj de rombo orte krucas unu la alian kio videblas per rigardo al la simetrio de la figuro.

Speciala formo de rombo estas la kvadrato. Ĉi tiu kvarlatero ne nur havas kvar egalajn laterojn sed ankaŭ kvar egalajn angulojn, kiuj ĉiuj egalas 90 gradojn.

Ecoj

  • La areon de rombo oni kalkulas jene:
surfaco = (unua diagonalo × dua diagonalo) / 2
  • Rombo estas ortodiagonala, tio signifas ke la diagonaloj orte sekcas unu la alian.
  • Rombo estas tanĝa kvarlatero, do ĝi havas enskribitan cirklon.
  • La samaj romboj povas kaheli ebenon

Romba kahelaro

Kartludoj

En franctipaj kaj anglatipaj ludkartaroj, ekzistas la simbolo ♦, kiu nomiĝas rombo aŭ karoo.

Vidu ankaŭ

  • Michaelis-rombo

Read next

In 104 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article