Richard Paul ASTLEY (naskiĝis la 6-an de februaro 1966 en Warrington, Cheshire, Anglio) estas angla kantisto kaj komponisto, komencanta en sojlo de la 1980-aj jaroj kiel drumisto en grupo Give Way. En 1983, jam kiel kantisto, aliĝas al grupo FBI. Du jarojn poste li ligas kiel solisto sukcesan kunlaboradon kun produktora teamo Stock - Aitken - Waterman.
En 1987 li havas tre sukcesan kanton Never Gonna Give You Up (la 1-a en Anglio kaj Usono), post ĝi sekvas pluajn. Stile li estadas alvicigata al pop-soŭlo.
