factograf
EO
Sign in

egipta dio

Ptaho

Ptaho

Key facts

estasegipta dio, kreinta dio
edz(in)oSeĥmeta
verkoTero
priskribita en fontoRealenzyklopädie der klassischen Altertumswissenschaft
Ptaho
Ptaho

Ptaho estas unu el la plej malnovaj dioj de la egipta mitologio.

Apis, la sankta bovo de Memphis, estis adorata kiel lia enkarniĝo. Li estas konsiderita kiel la edzo de Seĥmeto. Imhotep, la konstruiston de la ŝtupopiramido (d:Q1456099), oni rigardis kiel unu el la filoj de la dio Ptaho.

Reprezentado

Kutime oni prezentas Ptahon kiel mumio en alĝustigita vestaĵo, kun senhara kaj senĉapa kapo. En siaj manoj li tenas bastonon, kiu estas kunmetaĵo el Ansa kruco kaj Vas-sceptro - simboloj de povo kaj forto. Ekde la meza regno li portas rigidan mentonbarbon.

Religia evoluo

Dum la malnova regno Ptaho kunfandiĝis kun la falkoforma Sokar, alia dio el Memphis, kaj estis nomata Ptaho-Sokar. La multe pli grava kunfandiĝo kun la dio de mortintoj Oziriso evoluis al la dio Ptaho-Sokar-Oziriso, kies bildo ofte troviĝas sur tombaldonaĵoj de privatuloj.

Eksteraj ligiloj

  • Ptah-Hotep Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine (france)

Read next

In 66 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article