CKoroda
Propanata acido
Plata kemia strukturo de la Propanata acido
Tridimensia strukturo de la Propanata acido
Alternativa(j) nomo(j)
- Propionata acido
- Hidrogena propanato
- Etano-karboksilata acido
- Metil-acetata acido
- Etil-formiata acido
kun akra malagrabla odoro Molmaso 74.08 g·mol-1 Denseco 0.98797 g cm−3 Fandpunkto -20.5 °C Bolpunkto 141.15 °C Refrakta indico
- 8.19 g/L (-28.3°C)
- 34.97 g/L (-23.9°C)
- 37 g/100 ml
- Tute miksebla kun duetila etero,
etanolo kaj CHCl3
(25 °C kaj 100 kPa)
Propanata acido aŭ propionata acido estas nature okazanta karboksilata acido, senkolora likvaĵo kun akra odoro kiu rememorigas la odoron je korpa ŝvito. La anjono CH3CH2COO− samkiel la saloj kaj esteroj de la propionata acido estas konataj kiel propionatoj aŭ propanatoj.
Ĝi uzatas kiel konservanto en la nutro-industrioj rekte aŭ sub la formo de derivaĵoj tiaj kiaj amonia, kalcia kaj natria propionato. Ĝi uzatas ankaŭ en farmaticiaĵoj, antifungagentoj, agrokemiaĵoj, plastaĵoj, plastikigiloj, kaŭĉukaj kemiaĵoj, tinkturoj, artefaritaj gustigiloj, kaj sinteza parfumfabrikado.
Historio
Propanata acido estis unue priskribita en 1844 de la aŭstra kemiisto Johann Gottlieb (1815–1875), kiu trovis ĝin inter la fermentigaĵoj de la sukero. Dum la postaj jaroj, aliaj kemiistoj produktis propanatan acidon per pluraj procezoj, kaj neniu el ili rimarkis ke ili produktis la saman substancon.
En 1847, la franca kemiisto Jean-Baptiste Dumas (1800-1884) malkovris ke ĉiuj acidoj studitaj estis la sama komponaĵo, kiun li nomis propionata acido (kiun li prenis el la grekaj vortoj πρῶτος kiu signifas unua, kaj πιόν kiu signifas graso), pro tio ke ĝi estas la plej eta acida molekulo kiu prezentas la proprecojn de aliaj grasacidoj.
Proprecoj
Propionata acido posedas mezajn fizikajn proprecojn inter tiuj el la plej etaj karboksilataj acidoj, tiaj kiaj la formiata acido kaj acetata acido, kaj tiuj pli longkatenaj grasackidoj. Ĝi estas miksebla kun akvo, sed estas apartigita de la akvo per aldono de salo. Samkiel okazas al la formiata kaj acetata acidoj ĝi konsistas je paro da molekuloj hidrogenligitaj kaj en la likva fazo kaj kiel vaporo.
Propionata acido povas estigi esteron, anhidridon kaj kloridajn derivaĵojn. Per interago kun bromo ĝi spertas α-halogenidigon en ĉeesto de Br2 kaj fosforo kiel katalizilo produktante la α-bromo-propionatan acidon.
Sintezoj
Reakcioj
Kunrilataj kemiaĵoj
-

-

-
Hidrokso-propanata acido -

-

-
Propanata anhidrido -
Propanotioata acido
