factograf
EO

kemia kombinaĵo

Kloroformo

Kloroformo

XnNoca por la sano XiIrita

FBrulema TToksa

Kloroformo Plata kemia strukturo de la Kloroformo Tridimensia strukturo de la Kloroformo Alternativa(j) nomo(j)

  • Trikloro-metano
Kemia formulo CHCl3 CAS-numero-kodo 67-66-3 ChemSpider kodo 5977 PubChem-kodo 6212 Merck Index 14,2141 Fizikaj proprecoj Aspekto senkolora travidebla likvaĵo Molmaso 119.37 g·mol−1 Denseco
  • 1.564 g cm3 (−20 °C)
  • 1.489 g cm3 (25 °C)
  • 1.394 g cm3 (60 °C)
Fandpunkto −63.5 °C Bolpunkto 61 °C Refrakta indico {\displaystyle n_{761}^{20}} 1,4459 Ekflama temperaturo ne brulema Memsparka temperaturo ne brulema Acideco (pKa) 15.7 Solvebleco Akvo: Mortiga dozo (LD50) 1250 mg/kg (buŝe) Sekurecaj Indikoj Risko R11 R20 R22 R36 R38 R40 R41 R45 R46 R63 R66 R67 Sekureco S9 S16 S23 S25 S26 S36 S45 S53 Pridanĝeraj indikoj Danĝero GHS etikedigo de kemiaĵoj GHS Signalvorto Averto GHS Damaĝo-piktogramo GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H332, H336, H351, H361, H373 GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P281, P305+351+338 Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Kloroformo (sistema nomo triklormetano) laŭ PIV estas "senkolora likvaĵo, uzata por anestezo"; ĝi havas la kemian formulon CHCl3.

Historio

la efiko de kloroformo al la angla ginekologo James Young Simpson kaj amikoj
la efiko de kloroformo al la angla ginekologo James Young Simpson kaj amikoj

Kloroformo dum la jaro 1831 sendepende unu de la alia unuafoje produktiĝis de la kemiistoj Justus von Liebig en la Universitato de Gießen (Germanio) kaj Eugène Soubeiran (1797-1859) en Francio. Post kiam la narkotiga efiko de la substanco jam estis trovata de la franca fiziologo Marie-Jean-Pierre Flourens (1794-1867) kaj la angla ginekologo James Young Simpson (1811-1870), estis la merito de James Simpson dum la sekva jaro enkonduki kloroformon kiel anestezilo en la kuracistan praktikan aplikon, kaj sekve forpreni de sennombraj patientoj operaciajn dolorojn. Pro la tiutempaj operaciaj teknikoj la uzo de la anestezilo havis grandan signifon por la kirurgia praktikado entute. Interalie la pacientoj jam longe antaŭ la operacioj timis la antaŭvideblajn dolorojn kaj ofte jam venis timidaj kaj malfortigitaj al la operacio, antaŭ ol ĝi eĉ komenciĝis. En la operaciejo ili estis laŭ por ĉiu operacio aparte difinitaj metodoj fiksigitaj, por ne kaŭzi danĝerajn movojn pro doloroj dum la operacia procezo. Dum la operacio pro la fortaj doloroj la plej grava merito de la kirurgo estis labori rapide, sed pro la troa hasto ofte suferis ekzakteco kaj higieno. Pro la ekapliko de kloroformo ne nur la plej fortaj kaj komplikaj operacioj povis esti plenumaraj sendolore, sed entute eblis labori multe pli zorgeme, ekzakteme kaj higiene.

Produktado

Industrie produktita kloroformo ekestas pro varmegigo de kloro kun metano aŭ kun klormetano ĝis temperaturo de 400–500 °C. Ĉe tiu alta temperaturo en pluraj paŝoj de radikala substituigo ekestas kvarklormetano ("tetraklormetano"):

{\displaystyle \mathrm {CH_{4}+Cl_{2}\longrightarrow CH_{3}Cl+HCl} }
{\displaystyle \mathrm {CH_{3}Cl+Cl_{2}\longrightarrow CH_{2}Cl_{2}+HCl} }
{\displaystyle \mathrm {CH_{2}Cl_{2}+Cl_{2}\longrightarrow CHCl_{3}+HCl} }
{\displaystyle \mathrm {CHCl_{3}+Cl_{2}\longrightarrow CCl_{4}+HCl} }

En tiu poceso metano kun kloro sub kreo de klorkarbono unue iĝas klormetano, poste duklormetano, tiam triklormetano kaj fine kvarklormetano. La rezulto do estas miksaĵo de la kvar specoj de klormetanoj, kiuj per distilo povas esti disdividitaj.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Kloroformo estas ĉefe uzata en la produktado de Fluorokarbono 22 (aŭ klorodufluorometano) per reakcio kun HF:

{\displaystyle {\mathsf {CHCl_{3}+2\,HF\,{\underset {}{\xrightarrow[{}]{}}}\,CHF_{2}Cl+2\,HCl}}}

Read next

In 68 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article