Piknometro estas mezurilo kies volumeno estas konata kaj ebligas koni la densecon aŭ specifan pezon de ajna likvo pere de gravimetrio je difinita temperaturo. La metodologio kiu studas la rezultojn akiritajn pere de tiu instrumento estas nomita Piknometrio.
La unua piknometro estis dezajnita de la persa Abu Raihan Muhammad al-Biruni (973-1048).
