Natria askorbato
Bastona kemia strukturo de la
Natria askorbato
Tridimensia kemia strukturo de la
Natria askorbato
Natria askorbato estas komerce akirebla.
Blankaj kristaloj de
natria askorbato
Alternativa(j) nomo(j)
Askorbato de natrio
Kemia formulo C6H7NaO6
CAS-numero-kodo 134-03-2
PubChem-kodo 23667548
Fizikaj proprecoj
Aspekto tre etaj blankaj ĝis
flavaj kristaloj, senodoraj
Molmaso 198.11 g mol−1
Fandopunkto 218 °C (424 ℉; 491 K)
(malkomponiĝas)
Solvebleco
(25 °C kaj 100 kPa)
Natria askorbato, askorbato de natrio aŭ C5H5O5CH2ONa estas minerala salo de askorbata acido aŭ Vitamino C. Kiel natria salo de askorbata acido, ĝi konatas kiel minerala askorbato. Natria askorbato provizas 131 mg da natrio po 1000 mg da askorbata acido, stekiometrie, 1 g da natria askorbato enhavas 889 mg-ojn da askorbata acido kaj 111 mg-ojn da natrio.
Kiel nutro-aldonaĵo, ĝi identiĝas kiel E301 kaj uzatas kiel antioksidanto kaj acida kontrolanto. Ĝi estas aprobita kiel nutro-aldonaĵo en Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. En studoj "en vitro", natria askorbato montriĝis tre efika kontraŭ la citotoksaj efektoj de pluraj grupoj da malignaj ĉeloj, inkluzive de melanomaj ĉeloj kiuj estas aparte impreseblaj.
Sintezo
Natria askorbato estiĝas pere de dissolvado de askorbata acido en akvo kun aldono de ekvivalenta kvanto da natria bikarbonato en akvo. Post ĉesigo de eferveskeco, la natria askorbato precipitiĝas pere de aldono de izopropanolo.
Sintezo 1
- Kiel antioksidiga substanco askorbata acido transformas benzoatojn en benzenon, kiu estas kancerogena substanco:
+
![]()
+
+
![]()
Reakcio
Natria askorbato reakcias kun klorida acido por estigi dehidroaskorbatan acidon kaj natrian kloridon:
Literaturo
- Advances in Food Research, Volume 29
- Handbook of Preservatives, Michael Ash, Irene Ash
- Advanced Physicochemical Treatment Processes, Lawrence K Wang,Yung-Tse Hung,Nazih K. Shammas
- Food Chemicals Codex, Institute of Medicine (U.S.). Committee on Food Chemicals Codex
- The Handbook of Microbiological Media for the Examination of Food, Ronald M. Atlas
- Soy Protein and Formulated Meat Products, H. W. Hoogenkamp
- Vitamin-Binding Proteins: Functional Consequences, Krishnamurti Dakshinamurti,Shyamala Dakshinamurti
