factograf
EO
Sign in

departemento-ranga urbo en Henano, Ĉinio

Nanyang

Nanyang

Key facts

loĝantaro9 713 112
areo26 511km²
estasduanivela urbo, urbego
landoĈinio
supermara alteco131m
troviĝas en administra unuoHenano
All data from the card 6
Poŝtkodo
473000
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
9 713 112 (2020)
Loĝdenso
366 loĝ./km²
Alto
131 m
Areo
26511,48 km² (2 651 148 ha)
Riverborda panoramo
Riverborda panoramo
2 images

Nanyang (per simpligita ĉina skribo 南阳, per tradicia ĉina skribo 南陽, kun tonsignoj Nányáng) estas prefektujnivela milionurbo en provinco Henano en Ĉina Popola Respubliko. Ĝia historia loknomo estis Van (宛). La aktuala loknomo signifas: sudo-suno, komprenu: la suda flanko de monto, aŭ la norda flanko de rivero.

Demografio

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 2 906 548 homoj.

Geografio

La milionurbo situas laŭ ambaŭ bordoj de rivero en baseno sur areo 26 509 km² averaĝe 131 metrojn super la marnivelo (sed varias la alteco inter 72-2213 m), dum Nanyang administras 12 distriktojn kaj 1 distriktonivelan urbon. Ĝengĝoŭo troviĝas 221, Vuhano 314, ĉefurbo Pekino 844, Ŝanhajo 862 km laŭ [1].

Historio

Ĉi tiuj areoj estis loĝitaj ekde la antikvaj tempoj, pluraj regnoj estiĝis dum la historio. Dum la dua mondmilito ankaŭ tiun areon okupis la japanoj, sed poste la ĉinoj repuŝis ilin.

Ekonomio

La agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio, la brutaro dominas, sed gravas la vin- kaj tabakproduktadoj. La rivero donas fiŝojn. En la areo naftokampoj troviĝas.

Edukado

Stacidomo
Stacidomo

Universitato, pluraj altlernejoj kaj institutoj funkcias en la prefekturbo.

Trafiko

Nanyang estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, krome flughaveno servas. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

La klimato estas modera kaj humida subtropika klimato (Cwa) kun fortaj musonaj influoj. La jara averaĝa temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. Jare averaĝe pluvas 793 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ol duono de la jara pluvokvanto okazas de junio ĝis aŭgusto.

Fontoj

Muzeo
Muzeo
Malnova templo
Malnova templo
Pagodo
Pagodo
3 images
  • WikiTrans
Bildoj pri Nanyang



Read next

In 52 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article