factograf
EO

ĉefurbo de Kenjo

Najrobio

Najrobio

Key facts

loĝantaro5 545 000
areo696km²
estasadministra divido de Kenjo, urbego
landoKenjo
dato de fondo aŭ kreo1899
supermara alteco1 661m
All data from the card 18
Ŝtato
Kenjo
Provinco (ĝis aŭg. 2010)
Provinco Najrobio
Kantono (ekde aŭg. 2010)
Kantono Urbo Najrobio
Historia regiono
Orient-Afrika Protektorato
Monto
Monto Ngong
Balotejoj
8
Memorindaĵo
Moskeo Jamia
Konstruaĵoj
Internacia konf. centro, Nacia Asembleo de Kenjo, Monumento Nyayo
Riveroj
Athi-Galana-Sabaki, Najrobia Rivero
Situo
Najrobio
Areo
696,0 km² (69 600 ha)
Loĝantaro
3 138 295 (2009)
Denseco
4 509,04 loĝ./km²
Naturmemorindaĵoj
Forsto Karura, Parko Uhuru, Nacia parko Najrobio
Fondo
1899
Horzono
OAT (UTC+3)
Telefona antaŭkodo
020
Ladurbo
Kibera

Najrobio aŭ Najrobo (svahile Nairobi , angle Nairobi ) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kenjo.

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 5 545 000 loĝantoj sur areo de 696 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 967 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2009, en la sama areo loĝis 3 138 295 da loĝantoj. Najrobio estas la plej loĝata urbo en Orienta Afriko, kaj sume ĝi estas la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj. Ĝi ekde administra reorganizado de aŭgusto 2010 kun la ĉirkaŭo formas la kantonon Urbo Najrobio (angle Nairobi City County).

La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaja lingvo signifas "malvarma rivero" aŭ "malvarma akvo"; tiu nomo utilas ankaŭ por la Najrobia Rivero, kiu siavice donas la nomon al la ĉefurbo. La urbo situas ĉe rivero Atjo. La urbo estas populare konata kiel "Verda Urbo en la Suno" kaj estas ĉirkaŭata de kelkaj etendaj vilaĝaj ĉeurboj.

Najrobio estas nune unu el plej elstaraj urboj en Afriko, kaj politike kaj finance. Hejmas por miloj da kenjaj negocoj kaj ĉirkaŭ 100 grandaj internaciaj kompanioj kaj organizoj, kiaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MUN aŭ UNEP) kaj la ĉefa kunordigejo kaj sidejo por UN en Afriko kaj Mezoriento, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio (UNON), kaj tiele Najrobio estas jam establita loko por negocado kaj kulturo. La Najrobia Borso (NSE) estas unu el plej grandaj en Afriko kaj la dua plej antikva en la kontinento. Ĝi estas la kvara plej granda borso en Afriko laŭ terminoj de komerca volumo, kapabla fari 10 milionoj da operacoj ĉiutage.

Geografio, situo, klimato

Urba mapo
Urba mapo
Parko apud la urbocentro
Parko apud la urbocentro
Moskeo Jamia en Najrobio
Moskeo Jamia en Najrobio
Monumento Nyayo, Centra Parko, Najrobio
Monumento Nyayo, Centra Parko, Najrobio
Ĝirafo en Nacia parko Najrobio
Ĝirafo en Nacia parko Najrobio
5 images

La urbo estas situanta ĉe 1° 17′ S 36° 49′ O / 1.283 °S, 36.817 °O kaj okupas 696 km².

Najrobio estas situanta inter la urboj Kampala kaj Mombasa. Ĉar Najrobio estas apuda al la orienta bordo de la Kenja Rifta Valo, foje okazas malgrandaj tertremoj. La montetoj Ngong, situantaj okcidente de la urbo, estas la plej elstara geografia karaktero de la Najrobia areo. La Monto Kenja estas situanta norde de Najrobio, kaj la monto Kilimanĝaro estas al sudoriento. Ambaŭ montoj estas videblaj el Najrobio dum helaj tagoj.

Najrobio situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La meza jara temperaturo estas ĉ. 19,5 °C, la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 889 mm.

La Najrobia Rivero kaj ties alfluantoj trapasas tra la Najrobia Kantono. La Nobel-premiito Wangari Maathai multe luktis por savi la indiĝena Arbaron Karura en norda Najrobio kiu estis sub minaco esti anstataŭata per loĝejaroj kaj aliaj infrastrukturoj.

La okcidentaj ĉeurboj de Najrobio etendas la tutan vojon el la Kenyatta Nacia Hospitalo suden al la sidejo de UN ĉe la ĉeurbo Gigiri norde, je distanco de ĉirkaŭ 20 km. La urbo estas centritaj ĉe la City Square (urba placo), kiu situantas ĉe la Centra Negoca Distrikto. La Kenja Parlamento, la Katolika Katedralo, urbodomo kaj juĝejoj, kaj la Kenyatta Internacia Konferencejo estas ĉirkaŭ la placo.

Najrobio estas dividata en serio de distriktoj, kiuj estas la jenaj Makadara, Kamukunji, Starehe, Langata, Dagoretti, Okcidentaj Teroj, Kasarani, kaj Embakasi. La ĉefaj administraj dividoj de Najrobio estas Centra, Dagoretti, Embakasi, Kasarani, Kibera, Makadara, Pumwani, kaj Okcidentaj Teroj. Plej el la merkataj ĉeurboj estas situantaj ĉe okcidento kaj nord-centro de Najrobio, kie plej eŭropaj setlantoj loĝis dum la kolonia epoko. Tiuj estas Karen, Langata, Lavington, Gigiri, Muthaiga, Brookside, Spring Valley, Loresho, Kilimani, Kileleshwa, Hurlingham, Runda, Kitisuru, Nyari, Kyuna, Lower Kabete, Okcidentaj Teroj kaj Highridge, kvankam Kangemi, Kawangware, kaj Dagoretti estas pli malriĉaj areoj ol tiuj kreskantaj ĉeurboj.

Historio

Najrobio en 1973. Fone kaj dekstre la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC.
Najrobio en 1973. Fone kaj dekstre la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC.
Najrobio kun Turoj Fedha, Konstruaĵo ICEA, Najrobia Safariklubo kaj Turoj de Datreveno.
Najrobio kun Turoj Fedha, Konstruaĵo ICEA, Najrobia Safariklubo kaj Turoj de Datreveno.
Woodvale Grove, Westlands.
Woodvale Grove, Westlands.
3 images

Najrobio estis fondita de britoj fine de la 1890-aj jaroj por loĝigi fervojajn laboristojn de la linio inter Mombasa kaj Ugando. Inter 1899 kaj 1905 ĝi estis provinca ĉefurbo de la brita administrantaro. En 1905 ĝi iĝis ĉefurbo de la brita "protektorato Orienta Afriko", kiu de 1920 portis la nomon "kolonio Kenjo". De 1963 ĝi estas ĉefurbo de la sendependa ŝtato Kenjo.

Post sendependeco

Najrobio restis ĉefurbo de Kenjo post la sendependigo, kaj ĝia kontinue rapida kresko metis premon al la infrastrukturo de la urbo. Ofte okazis senliverigon de akvo kaj de elektro.

La 11an de Septembro 1973, la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC estis malfermita al la publiko. La 28-etaĝa konstruaĵo tiam estis desegnita de la norvega arkitekto Karl Henrik Nøstvik kaj de la kenjana David Mutiso. Ĝi estas la nura konstruaĵo en la urbo kiu havas havenon por helikopteroj kiu estas malferma al la publiko. El la konstruaĵoj konstruitaj en la 1970-aj jaroj, la KICC estis la plej ekologie amikema kaj kun plej medikonscia strukturo; ties ĉefa kadro estis konstruita el surloke disponeblaj materialoj, nome gruzo, sablo, cemento kaj ligno, kaj ĝi havis grandajn malfermajn spacojn kiuj ebligis naturan aerumadon kaj naturan lumon. Kuboj formis la ĉefan kunsidejon, la turo konsistis el cilindro komponita de kelkaj kuboj, kaj la amfiteatro kaj la haveno por helikopteroj similis al konusoj. La turo estis konstruita ĉirkaŭ betona kerno kaj ĝi ne havis murojn sed vitrajn fenestrojn, kiu ebligas maksimumon de natura lumo. Ĝi havis la plej grandajn halojn en orienta kaj centra Afriko.

Kelkajn jarojn antaŭe, nome en 1972, la Monda Banko aprobis financon por plua ekspansio de la tiama Najrobia Flughaveno (nune Jomo Kenyatta Internacia Flughaveno), inkludante novan terminalon por internaciaj kaj naciaj pasaĝeroj, la unuan terminalon por kargo, novajn taksivojojn, aŭtoparkejojn, internajn ŝoseojn, policajn kaj fajrestingistajn staciojn, Ŝtatan Pavilonon, alterigejan kaj ŝosean lumsistemojn, sistemojn por fajrestingado kaj liverado de akvo, elektro, telekomunikado kaj akvoforigado, duoblan alirejon por pasaĝeroj, sekurecon, drenadon kaj ĉefe konstruadon de la ĉefa ŝosea alirejo al la flughaveno (Airport South Road, Flughavena Suda Vojo). La totala kosto de la projekto estis pli ol 29 milionoj da usonaj dolaroj (111.8 milionoj en dolaroj de 2013). La 14an de Marto 1978, la konstruado de la terminala konstruaĵo estis finkompletigita ĉe la alia flanko de la nura ŝoseo de la flughaveno kaj inaŭgurita de la Prezidento Jomo Kenyatta malpli ol kvin monatojn antaŭ lia morto. La flughaveno estis renomita Jomo Kenyatta Internacia Flughaveno memore de la unua kenja prezidento.

La Usona Ambasadejo, tiam en la urbocentro de Najrobio, estis bombita en Aŭgusto 1998 fare de Alkaido kaj la Egiptia Islama Ĝihado, kiel unu el serio de atakoj al usonaj ambasadejoj. Ĝi estas nun la loko de memorparko.

21-a jarcento

La 9an de Novembro 2012, Prezidento Mwai Kibaki inaŭguris la Thika Superaŭtovojo KES kiu kostis 31 mil milionoj da dolaroj. Tiu mega-projekto de Kenjo startis en 2009 kaj finiĝis en 2011. Ĝi konsistis en etendo de la kvarvoja aŭtoŝoseo ĝis okvoja, konstruante subterajn trapasejojn, havigante interŝanĝejojn ĉe la trafikcirkloj, starigante superpasejojn kaj konstruante subterajn trapasejojn por eviti trafikkongeston. La 50.4-kilometra ŝoseo estis konstruita en tri fazoj: Uhuru Aŭtoŝoseo ĝis Muthaiga Trafikcirklo; Muthaiga Trafikcirklo ĝis Kenyatta Universitato kaj Kenyatta Universitato ĝis Thika.

La 31an de Majo 2017, la tiama prezidento Uhuru Kenyatta inaŭguris la Normolarĝan Fervojon (Standard Gauge Railway) kiu iras el Najrobio ĝis Mombasa kaj reen. Ĝi estis dekomence konstruita de ĉina firmao per ĉirkaŭ 90% el la totala financo el Ĉinio kaj ĉirkaŭ 10% el la registaro de Kenjo. Ankaŭ dua fazo estis konstruita kiu ligas Najvaŝon al ekzistanta vojo kaj ankaŭ al la landlimo kun Ugando.

La 11an de Aŭgusto 2020, la prezidanto de la Najrobia Kantonasembleo nome Beatrice Elachi rezignis. La 21a de Decembro 2020, ĵus elektita la prezidanto de la Najrobia Kantonasembleo nome Benson Mutura ĵuris sian postenon por agadi kiel Najrobia Guberniestro kvar tagojn post la antaŭa Najrobia Guberniestro nome Mike Sonko estis procesita kaj elpostenigita. En la momento de la ĵuro de Mutura kiel funkcianta Najrobia Guberniestro, kies postenon li tenos dum almenaŭ 60 tagoj, Najrobio ankaŭ ne havis Deputita Guberniestron.

Servoj

La Universitato de Najrobio (svahile Chuo Kikuu cha Nairobi; angle University of Nairobi; mallongigite uonbi aŭ UoN) estas kolegia esplora universitato bazita en Najrobio. Ĝi estas la plej granda universitato en Kenjo.

La Universitato Strathmore (angle Strathmore University) estas nacie-aprobita privata universitato bazita en la Madaraka distrikto de Najrobio, Kenjo. Ĝia fondo devenas de 1961, kiel la unua multrasa, multreligia kolegio prepariĝanta por A-niveloj (t.e. la lasta jaro en la eduka sistemo en Britio kaj la anglalingva mondo) kaj ofertanta sciencaj kaj artaj temoj. Ĝi havas 5000 studentojn.

Aliaj servoj

Amaskomunikiloj

Loĝantaro

Rubejo de Dandora - la plej granda rubejo en Orienta Afriko.
Rubejo de Dandora - la plej granda rubejo en Orienta Afriko.

La loĝantaro de la urbo kreskis per naskoj, sed precipe per almigrado kaj per pligrandigo de la teritorio. Jenaj tabeloj montras la oficialajn nombrojn.

Jaro Loĝantoj
1906 11 500
1911 14 000
1921 24 300
1926 29 900
1929 32 900
1931 47 800
1939 61 300
1944 108 900
1948 119 000
1955 186 000
1957 221 700
Jaro Loĝantoj
1960 251 000
1962 266 800
1965 380 000
1969 509 300
1979 827 775
1989 1 324 570
1995 1 810 000
1999 2 143 254
2005 2 750 561
2009 3 138 369
2019 4 397 073

Najrobio spertis unu el la plej altaj kreskindicoj inter urboj de Afriko. Ekde ties fondo en 1899, Najrobio kreskiĝis ĝis iĝis la dua plej granda urbo en la mondoregiono de la Afrikaj Grandaj Lagoj, spite esti unu el plej novaj urboj en la regiono. La kreskindico de Najrobio estas de 4.1% jare. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la loĝantaro de Najrobio atingos 5 milionojn en 2025.

Tiu informo rimarkinde kongruas (r^2 = 0.9994) kun logistika kurbo de t(0) = 1900, P(0)=8500, r = 0.059 kaj K = 8,000,000. Tio sugestas kreskindicon de 2011 de 3.5% (la ĉirkaŭkalkulo fare de CIA de 4.5% estus estinta prava en 2005). Laŭ tiu kurbo, la loĝantaro de la urbo estus sub 4 milionoj en 2015, kaj atingos 5 milionojn en 2025.

Pro tiu alta kreskindico, okazigita kaj de alurba migrado kaj de altaj naskindicoj, la ekonomio devas ankoraŭ ĝisdatiĝi. Sendungado estas ĉirkaŭkalkulita je 40% ene de la urbo, ĉefe en la alt-densaj, malriĉaj areoj de la urbo, kio povas fari ilin aspekti eĉ pli densaj ol la riĉaj kvartaloj.

Ekonomio

Najrobio estas grava financa ĉefurbo de Afriko, kaj unu el la plej modernaj urboj en Afriko.
Najrobio estas grava financa ĉefurbo de Afriko, kaj unu el la plej modernaj urboj en Afriko.
Sidejo de Banko I&M en Najrobio.
Sidejo de Banko I&M en Najrobio.
Panoramo de Kenyatta Avenue, ĉefa strato de la CND de Najrobio
Panoramo de Kenyatta Avenue, ĉefa strato de la CND de Najrobio
Prisma Turo en Upper Hill.
Prisma Turo en Upper Hill.
4 images

Najrobio estas hejmo de la Najrobia Borso (Nairobi Securities Exchange, NSE), unu el plej grandaj borsoj de Afriko. La NSE estis oficiale agnoskita kiel transmara borso fare de la Londona Borso (London Stock Exchange) en 1953. La Najrobia Borso estas la kvara plej granda de Afriko laŭ kriterioj de komercaj volumoj, kaj kvina plej granda de Afriko laŭ kriterioj de Merkata Kapitaligo en la procento de MEP.

Najrobio estas la mondoregiona sidejo de kelkaj internaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. En 2007, General Electric, Young & Rubicam, Google, Coca-Cola, IBM Services, kaj Cisco Systems relokigis siajn afrikajn sidejojn en la urbo. La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio gastigas la sidejojn de la UN Mediprogramo kaj de la UN-Loĝigprogramo.

Kelkaj el plej grandaj kompanioj de Afriko havas sidejojn en Najrobio. Safaricom, entrepreno pri poŝtelefonoj kaj komunikado, nome la plej granda kompanio en Kenjo laŭ havaĵoj kaj profitgajno, havas sidejon en Najrobio; ankaŭ KenGen, kiu estas la plej granda merkato en Afriko ekster Sudafriko, havas sidejon en la urbo. Kenya Airways, la kvara plej granda flugentrepreno de Afriko, uzas la instalaĵojn de la Jomo Kenyatta International Airport kiel kerno.

Najrobio aliris al la "FinTech" fenomeno kiu okazas ĉie tra la tuta mondo. Ĝi rezultis en la kreado de kelkaj teknologiaj firmaoj kiel Craft Silicon, Kangai Technologies, kaj Jambo Pay kiuj estis en la avangardo de la altnivela teknologio, la plinovigo kaj la nubbazitaj komputservoj. Iliaj produktoj estas amplekse uzataj kaj havas konsiderindajn merkatajn hegemoniojn kaj ene de Kenjo kaj eksterlande.

Varoj fabrikitaj en Najrobio estas teksaĵoj, vestaĵoj, konstrumaterialoj, procezitaj manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj cigaredoj. Kelkaj eksterlandaj kompanioj havas fabrikojn en kaj ĉe la urbo. Inter tiuj menciindas Goodyear, General Motors, Toyota Motors, kaj Coca-Cola.

Najrobio havas grandaj turisman ekonomian sektoron, kaj kiel turisma celo kaj kiel kerno por la transportado de turistoj nkaj en la lando kaj eksterlande.

Centra negocdistrikto kaj konturo

Najrobio kreskiĝis ĉirkaŭ sia centra negocdistrikto (CND). Tu havas ortangulan formon, ĉirkaŭ la Aŭtoŝoseo Uhuru, Avenuo Haille Selassie kaj Avenuo Moi, kaj Universitata Aŭtoŝoseo. Ĝi enhavas multajn el la plej gravaj konstruaĵoj de Najrobio, kiel la Urbodomo kaj la Parlamentejo. Ankaŭ la urba placo estas ene de tiu perimetro.

Plej el la nuboskrapuloj en tiu regiono estas la sidejoj de negocoj kaj korporacioj, kiel la I&M kaj la Kenjatta Internacia Kunvenejo. La atako al la usona ambasadejo en 1998 okazis en tiu distrikto, kio rezultis en la konstruado de nova ambasadejo en ĉeurbo.

En 2011, la urbo estis konsiderata hejmo de ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj. Granda plibeliga projekto okazis ĉe la Centra Negoca Distrikto, dum la urbo prepariĝis kiel gastiganto de la Pintokunveno de 2006 de Afrikaj Urboj. Ikonaj konstruaĵoj kiel la Kenjatta Internacia Kunvenejo pliboniĝis per purigado kaj refarbado de siaj eksteraĵoj.

La urbocentra areo aŭ centra negoca distrikto de Najrobio estas limigita sudokcidente de la Parko Uhuru kaj de la Centra Parko. La fervojo de Mombasa ĝis Kampala iras sudoriente de la distrikto.

Upper Hill

Du areoj ekster la Centra Negoca Distrikto kiuj estas vidante kreskon en kompanioj kaj oficeja spaco estas Upper Hill (Supra Monteto), kiu estas proksimume je 4 km el la Centra Negoca Distrikto kaj Westlands (Okcidentaj Teroj), je ĉirkaŭ sama distanco el la urbocentro.

Kompanioj kiuj translokiĝis el la Centra Negoca Distrikto al Upper Hill estas Citibank, kaj en 2007 Coca-Cola ekkonstruis sian sidejon por Orienta kaj Centra Afriko en Upper Hill, cementante la distrikton kiel preferata loko por oficejoj en Najrobio. La plej granda oficeja disvolvigo en tiu areo estas la Turo UAP, finkompletigita en 2015 kaj oficiale malfermita por negocoj en la 4a de Julio 2016. Ĝi estas 33-etaĝa turo 163 metrojn alta. Ankaŭ la Monda Banko kaj la Internacia Financa Korporacio (parto de la Mondbanka Grupo) estas en Upper Hill ĉe la the Delta Centro, ĉe Menegai Vojo. Iam ili estis en la Hill Park Building kaj CBA Building respektive (ambaŭ ankaŭ en Upper Hill), kaj antaŭ tio en la turoj View Park en la Centra Negoca Distrikto.

Por kontentigi la grandan peton de spaco en Najrobio, variaj komercaj projektoj estas konstruataj. Novaj negocejoj estas konstruataj en la urbo, kiel la ikona Nairobi Business Park.

Trafiko

Najrobio posedas fervojajn ligojn al Mombasa (Normalŝpura fervojo Mombasa–Najrobio), Kisumu, Nanjuki kaj Kampalo (Ugando). Ĝia internacia flughaveno situas sud-oriente; ĝi estas nomita laŭ Jomo Kenyatta. Flughaveno Wilson estas ĝeneralaviada flughaveno pritraktanta pli malgrandajn aviadilojn, plejparte helicmovitajn.

Ĝemelurbo

Panoramo de Najrobio, vidata el Parko Uhuru
Panoramo de Najrobio, vidata el Parko Uhuru
Panoramo de Najrobio, vidata el Westlands
Panoramo de Najrobio, vidata el Westlands
2 images

Eksteraj ligiloj

  • Najrobio en retgazetaro Nia Mondo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Nairobi angle.

Read next

In 210 languages

eoадыгабзэAfrikaansAlemannischአማርኛaragonésالعربيةالدارجةمصرىঅসমীয়াasturianuKotavaअवधीazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBasa BaližemaitėškaBikol Centralбеларуская (тарашкевіца)беларускаяBetawiбългарскиBanjarbamanankanবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskiбуряадcatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄нохчийнCebuanoکوردیqırımtatarcačeštinaCymraegdanskdagbanliDeutschDagaareZazakiडोटेलीeʋegbeΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraestremeñuفارسیFulfuldesuomiføroysktfrançaisNordfriiskFryskGaeilgeGàidhliggalegoAvañe'ẽHausa客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीFiji HindihrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենԱրեւմտահայերէնinterlinguaJaku IbanBahasa IndonesiaInterlingueIlokanoгӀалгӀайIdoíslenskaitaliano日本語PatoisJawaქართულიQaraqalpaqshaTaqbaylitKarai-karaiKabɩyɛKongoKumoringGĩkũyũқазақшаಕನ್ನಡYerwa Kanuri한국어kurdîkernowekкыргызчаLatinaLëtzebuergeschлезгиLingua Franca NovaLimburgsLigureLadinlombardlingálalietuviųlatviešuMadhurâमगहीмокшеньMalagasyолык марийMāoriMinangkabauмакедонскиമലയാളംмонголꯃꯤꯇꯩ ꯂꯣꯟमराठीкырык марыBahasa Melayuမြန်မာဘာသာэрзяньمازِرونیNapulitanoNedersaksiesPlattdüütschनेपालीनेपाल भाषाNederlandsnorsk nynorsknorskSesotho sa LeboaDiné bizaadChi-ChewaoccitanlivvinkarjalaиронਪੰਜਾਬੀPapiamentupolskiPiemontèisپنجابیپښتوportuguêsRuna SimiromânătarandíneрусскийрусиньскыйIkinyarwandaсаха тылаᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤsardusicilianuScotsسنڌيdavvisámegiellasrpskohrvatski / српскохрватскиTaclḥitSimple EnglishslovenčinaslovenščinaanarâškielâchiShonaSoomaaligashqipсрпски / srpskiSiSwatiSesothoSundasvenskaKiswahiliślůnskiSakizayaதமிழ்తెలుగుтоҷикӣไทยTürkmençeTagalogtolışitoki ponaTürkçeтатарча / tatarçaудмуртئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvènetovepsän kel’Tiếng ViệtVolapükWinarayWolof吴语მარგალურიייִדישYorùbáⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ文言閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文isiZulu

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article