Miĥail Vasiljeviĉ LOMONOSOV estis rusa sciencisto, poeto kaj tutfakulo.
Biografio
Lomonosov naskiĝis en Denisovka, regiono Arĥangelsk. Post studado en Peterburgo kaj la germanaj urboj Marburg kaj Freiberg li en la jaro 1745 fariĝis profesoro pri kemio en la Peterburga Akademio de Sciencoj.
La scienca agado de Lomonosov estis ege ampleksa: Li priesploris ĉiujn kampojn de la natursciencoj, estis elstara filozofo, historiisto kaj ankaŭ lingvisto. Per sia rusa gramatiko (Rossijskaja grammatika) kaj aliaj lingvoteoriaj traktatoj li kreis la bazon por la moderna rusa literaturlingvo. Lia beletra verkaro influis i.a. al Aleksandr Puŝkin. Li mortis en Sankt-Peterburgo.
Signifo
En 1745 li kaŭzis veran revolucion, kiam li estis la unua, kiu komencis prelegi en la rusa anstataŭ la latina, kiel kutime. Tiucele li devis elpensi multajn vortojn en la rusa lingvo por priskribi diversajn sciencajn konceptojn kaj enkonduki fremdajn terminojn en ĝin. Ne vane Lomonosov estis nomata "nia unua universitato". En 1755 Lomonosov fondis la Moskvan Universitaton.
Rusa verkisto Aleksandr Radiŝĉev konstatis ke Miĥail Lomonosov grave kontribuis al poema arto, moderniginte ĝin, kaj unuafoje en klara lingvaĵo skribis pri sciencaj aferoj, sed lia scienca kontribuo ne kompareblas kun tiu de liaj eŭropaj samtempuloj.
| „ Но если Ломоносов не достиг великости в испытаниях природы, он действии ее великолепные описал нам слогом чистым и внятным. И, хотя мы не находим в творениях его, до естественныя науки касающихся, изящного учителя естественности, найдем, однако же, учителя в слове и всегда достойный пример на последование. ” | „ Sed se Lomonosov ne atingis grandecon je esplorado de naturo, li belajn fenomenojn ĝiajn priskribis por ni je lingvaĵo pura kaj klara. Kaj, kvankam ni ne trovas je liaj verkoj rilataj al la naturscienco, fajnan instruiston de naturo, ni trovos tamen instruiston rilate la vorton kaj ĉiam dignan ekzemplon sekvindan. ” | |
| — Aleksandr Radiŝĉev, Vojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790] | ||
Listo de verkoj
- Veĉernee razmyŝlenie o boĵiem veliĉestve (poemoj, 1748)
- Tamira i Selim (tragedio, 1750)
- Oda na vzjatie Ĥotina (odo, 1751)
- Demofont (tragedio, 1752)
- Rossijskaja grammatika (gramatiko, 1757)
- Predislovie o polze knig cerkovnyĥ v russkom jazyke (traktato, 1757)
- Petr Velikij (eposo nefinita, 1760/61)
- Pismo o pravilaĥ rossijskogo stiĥotvorstva (traktato, verk. 1739, eld. 1778)
Eksteraj ligiloj


- Poemoj de Lomonosov tradukitaj al Esperanto
