factograf
EO

la specio "Solanum melongena"

Melongeno

Melongeno

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoSolanum melongena
taksonomia rangospecio
priskribita en fontoGǔjīn Túshū Jíchéng
Floro de melongeno
Floro de melongeno

Melongeno (Solanum melongena) estas specio de solanacoj el la genro solano, kiu portas grandajn fruktojn kies formo kaj koloro dependas de la variaĵo. Ĝenerale ili estas violkoloraj aŭ ankaŭ blankaj.

Priskribo

Melongeno estas unujara planto, kiu atingas altecon de maksimume 1 m.

La fruktoj estas beroj, kiuj atingas longecon de 10 ĝis 30 cm kaj pezon de maksimume 1 kg.

Disvastiĝo

La planto estas hejma en Barato, sed nuntempe estas plantata en subtropikaj kaj tropikaj regionoj.

Uzado de la frukto

Tiu frukto estas uzata en la kuirarto kiel legomo, ĉar ĝi ne estas dolĉa; nekuirita ĝi havas la konsiston de spongo kaj malbone gustas, sed kuirita ĝi iĝas mola kaj havas riĉan kaj kompleksan guston, iel similan al tiu de kelkaj fungoj (tiel, ke oni ofte falsas sekigitajn boletojn miksante ilin kun tranĉoj de melongenoj).

Melongenoj estas abunde uzataj en la mediteraneaj kaj okcidentaziaj kuirartoj. Ekzemploj de famaj pladoj entenantaj melongenojn estas musako (Helena kuirarto), mutabalo (Libana kuirarto), eskalivado (Kataluna kuirarto), ratatujo (Provenca kuirarto), mirza ghasemi (Irana kuirarto) kaj İmam bayıldı (Turka kuirarto).

Kiel ekzemplo jen la recepto de mirza ghasemi:
Tiu frandinda plado devenas de iu regiono de norda Irano ĉe la Kaspia Maro.
Ingrediencoj (por 6 personoj):

8 malgrandaj melongenoj
4 bulberoj de ajlo fajne hakitaj
4 ovoj
2 mezgrandaj tomatoj
oleo
salo
pipro

Preparado:
Finbaku la melongenojn, t.e. ĝis ili ŝvelos kaj la ŝelo ekkrevos. Lasu ilin iomete moliĝi. Senŝeligu ilin kaj fortranĉu la malmolajn ekstremaĵojn. Distranĉu en malgrandajn pecojn.
Boligu akvon en malgranda poto, kaj kuiru en ĝi la tomatojn dum 2-3 minutoj. Senakvigu, lasu iom malvarmiĝi, senŝeligu ilin kaj distranĉu en malgrandajn pecojn.
Fritu la ajlon en oleo ĝis ĝi blondiĝos. Aldonu la melongenojn, kaj plufritu dum 3-4 minutoj. Aldonu la tomatojn, salon kaj pipron kaj plu fritu, ĝis la akvo estos for.
Kirlu la ovojn kaj fritu ilin en aparta pato, ĝis ili estos duone kuiritaj. Tiam ilin aldonu al la miksaĵo kaj plu fritu dum 1-2 minutoj. Surtabligu kun rizo aŭ pano.

Bildaro

3 images

Literaturo

  • Meyers Taschenlexikon Biologie, In 3 Bänden, 1-a volumo, ISBN 3-411-12013-4, paĝo 66 germane

Eksteraj ligiloj

  • http://www.pfaf.org/database/plants.php?Solanum+melongena Arkivigite je 2006-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.nutritiondata.com/foods-eggplant011000000000000000000.html

Read next

In 161 languages

eoаԥсшәаAcèhAfrikaansአማርኛaragonésÆngliscالعربيةمصرىasturianuazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBasa BaliBikol CentralбеларускаябългарскиभोजपुरीBislamaBanjarবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskicatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄CebuanoᏣᎳᎩکوردیcorsučeštinaчӑвашлаCymraegdanskdagbanliDeutschDagaaredolnoserbskiދިވެހިބަސްΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیFulfuldesuomifrançaisNordfriiskGaeilgegalegoगोंयची कोंकणी / Gõychi KonknniBahasa Hulontalo𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺ગુજરાતીGaelg客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीhrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենBahasa IndonesiaIlokanoгӀалгӀайIdoíslenskaitaliano日本語JawaქართულიQaraqalpaqshaKabɩyɛTyapKongoKumoringқазақшаಕನ್ನಡ한국어کٲشُرkurdîкыргызчаLatinaлаккуlingálalietuviųlatviešuMadhurâMalagasyMāoriмакедонскиമലയാളംमराठीBahasa Melayuမြန်မာဘာသာمازِرونیNapulitanoनेपालीLi NihaNederlandsnorsk nynorsknorskDiné bizaadoccitanଓଡ଼ିଆиронਪੰਜਾਬੀKapampanganPicardpolskiپنجابیپښتوportuguêsromânăarmãneashtiрусскийIkinyarwandaसंस्कृतम्ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤsicilianuScotsسنڌيsrpskohrvatski / српскохрватскиတႆးSimple Englishslovenčinaslovenščinashqipсрпски / srpskiSundasvenskaKiswahiliதமிழ்ತುಳುᥖᥭᥰ ᥖᥬᥲ ᥑᥨᥒᥰతెలుగుтоҷикӣไทยትግርኛTagalogtolışilea faka-TongaTürkçeтатарча / tatarçaئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаTiếng ViệtWest-VlamswalonWinaray吴语მარგალურიייִדישVahcuengh閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article