factograf
EO

Meklenburgo

Meklenburgo
All data from the card 1
Lando
Germanio

Meklenburgo aŭ Meklenburgio, germane Mecklenburg, estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la okcidenta kaj pli granda parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Antaŭpomerio.

Landopartoj

En la historio Meklenburgo estis plurfoje dividita en kelkajn pli malgrandajn landopartojn, kiuj estis unuopaj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio. De 1701 ĝis 1918 ĝi konsistis el la du duklandoj (pli poste grandduklandoj) Mecklenburg-Strelitz kaj Mecklenburg-Schwerin.

Meklenburgo-Schwerin

Meklenburgo-Schwerin, germane Mecklenburg-Schwerin [meklenburk ŝveRI:N], estis la pli granda, centra landoparto de Meklenburgo.

  • 1701-1815 duklando
  • 1815-1918 grandduklando
  • 1918-1933 respubliko

Ekde 1871 ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.

Meklenburgo-Strelitz

Meklenburgo-Strelitz, germane Mecklenburg-Strelitz [meklenburk ŜTRE:lic], estis la dua landoparto de Meklenburgo. Ĝi konsistis el du geografie disaj partoj, ambaŭflanke de la pli granda Meklenburgo-Schwerin.

  • 1701-1815 duklando
  • 1815-1918 grandduklando
  • 1918-1933 respubliko

Ekde 1871 ankaŭ ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.

Reunuigo

La 1-an de januaro 1934, la du landopartoj estis (re-)unuigitaj ene de Nazia Germanio al unusola lando Meklenburgo.

Meklenburga dinastio

La meklenburga dinastio, germane Haus Mecklenburg aŭ Obodriten, estis slav-devena, germana dinastio kiu dum entute 787 jaroj - de 1131 ĝis 1918 - preskaŭ seninterrompe regis Meklenburgon. Tradicie ĉiuj anoj de la dinastio, ĉu regantaj aŭ ne, havis la denaskan titolon "duko de Meklenburgo", respektive "dukino de Meklenburgo".

Vidu ankaŭ

Galerio

flago de Meklenburgo
flago de Meklenburgo
Mapo de Meklenburgo en 1803
Mapo de Meklenburgo en 1803
2 images

Eksteraj ligiloj

  • oficiala retejo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio

Read next

In 49 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article