Pri la komunumo
Matt estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 377 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Matt estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Geografio
Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo
Trafiko
Ĝis en la jaro 1969 inter Schwanden kaj Elm ekzistis la tiel nomita Sernfvalo-Fervojo, kiu tiam estis anstataŭigita per aŭtobuslinio. Per tiu buslinio Matt estas hodiaŭ konektita al la publika transportreto. De Matt aertelfero kondukas al la tutjare loĝata montara setlejo Weissenberge.
Monda naturheredaĵo
Matt apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Historio
La unua dokumenta mencio de Matt datiĝas el la jaro 1273 kiel Mattun.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Matt Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Matt en la Historia Leksikono de Svislando
