| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luchsingen-Hätzingen (stacidomo). |
Luchsingen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Luchsingen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Geografio
Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo
Trafiko
La loko disponas pri la stacidomo Luchsingen-Hätzingen ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal. Ekzistas aertelfero al la monto Brunnenberg.
Tra la Luchsingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.
Vidindaĵoj
La lignaj domoj de la malnova vilaĝocentro de Adlenbach en la jaro 1972 estis deklaritaj nacia monumento.
Historio
La unua dokumenta mencio de Luchsingen datiĝas el la jaro 1274.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam memstaraj komunumoj Hätzingen kaj Diesbach estis integritaj al Luchsingen.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Luchsingen
- Luchsingen en la Historia Leksikono de Svislando
Bildoj





